Rafael Casanova
Rafael Casanova | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Rafael Casanova i Comes | |||||
Naskonomo | Rafael Casanova y Comas | ||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1659 en Moià | ||||
Morto | 2-an de majo 1743 (83-jaraĝa) en Sant Boi de Llobregat | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | hispana • kataluna vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio (1716–) Princlando Katalunio (–1716) vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | advokato militisto juristo politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Rafael Casanova i Comes (naskiĝis en 1660 en Moia, mortis en 1743 en Sant Boi de Llobregat) estis kataluna naciisto. En 1706 li estis elektita tria konsilisto en Barcelono kaj sep jarojn poste, kiam la urbo estis sieĝata de Burbonoj, kaj kiam li estis conseller en cap aŭ urbestro li organizis la defendon de Barcelono. La 11-an de septembro 1714 li aperis sur la muroj de Barcelono, tenante la flagon de Sankta Eŭlalia, kun la celo alfronti la Burbonajn trupojn kiuj volis malhelpi la liberecon de Katalunio, sed li estis grave vundita. Barcelono kapitulacis dirante ke Casanova estas mortinta, kaj tiel ili povis savi la urbestron. Li revenis al Barcelono en 1719, kaj emeritiĝis en 1737 en Sant Boi de Llobregat, definitive. Casanova fariĝis la simbolo de la kataluna naciismo kaj ekde la fino de la 19-a jarcento, oni kunvenas ĉirkaŭ la monumento starigita en lia honoro la 11-an de septembro, en la Nacia Tago de Katalunio.
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rafael Casanova en la eŭska Vikipedio.