Rafael Laffón
Rafael Laffón | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Rafael Laffón Zambrano | |||||
Naskiĝo | 20-an de aprilo 1895 en Sevilo | ||||
Morto | 4-an de novembro 1978 (83-jaraĝa) en Sevilo | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Sevilo ![]() | ||||
Memorigilo ![]() | |||||
Familio | |||||
Parencoj | Rafael Zambrano y Rubio (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto verkisto ŝtata funkciulo ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Rafael LAFFÓN Zambrano (Sevilo, 1895 - samloke, 1978) estis hispana verkisto kaj membro de la Generacio de la 27-a, dediĉita al poezio kaj kritiko.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li studis juron kaj beletrojn, sed gradiĝis nur en juro. Li loĝis ĉiam en Sevilo, iom for de la tumulta moderna vivo kiel rutina oficisto. Li kunlaboris en nombraj hispanaj kaj hispanamerikaj ĵurnaloj kaj gazetoj kaj lian poezion oni tradukis al diversaj lingvoj. Kun Alejandro Collantes, Joaquín Romero Murube, Eduardo Llosent, Juan Sierra kaj Rafael Porlán, li fondis en 1926 en Sevilo la grupon kaj revuon Mediodía. Li ricevis la nacian premion de poezio en 1959 pro La rama ingrata.
Lia lasta etapo startis per Vigilia del jazmín (1952), nome poezio de persona kaj ekzistadisma atestado, for de la facila retorikismo antaŭa. Tiu fazo pluis per La cicatriz y el reino (1964), A dos aguas (1962) kaj Sinusoides y puzzle (1970).
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rafael Laffón en la hispana Vikipedio.