Rafael de San Millán
Aspekto
Rafael de San Millán | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de aprilo 1866 en Madrido |
Morto | 7-an de majo 1924 (58-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | Esperanto • hispana |
Ŝtataneco | Hispanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Rafael de SAN MILLÁN ALONSO (naskiĝis la 27-an de aprilo 1866 en Madrido - mortis la 7-an de majo 1924) estis hispana esperantisto.
Profesie li estis kuracisto. Li kunlaboris kun Julio Mangada en la organizado de la hispana movado, kaj specife de tiu en Madrido.
Li ankaŭ verkis originalan poezion. „Liaj poemoj, ne tiel flegitaj kiel tiuj de Mangada, do stile ankoraŭ iom primitivaj, kaj ofte kun neplene ellaborita enhavo....“ (Esperanto en Perspektivo, p. 150)
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Tri Rakontoj kaj Kelkaj Versaĵoj (1914)
![]() |
|
- Ŝipopereo (1921)
- Mia Poezio (1932)