Saltu al enhavo

Rafi ibn al-Lajt

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rafi ibn al-Lajt ibn Nasr ibn Sajjar estis araba nobelo el Ĥorasano kiu estris grand-skalan ribelon kontraŭ la Abasida Kaliflando en 806–809.

Li estis nepo de la lasta omajada guberniestro de Ĥorasano, Nasr ibn Sajjar,[1] kaj servis kiel guberniestro de Samarkando sub Ali ibn Isa ibn Mahan, nome guberniestro de Ĥorasano.

La subpremado kaj espluatado fare de Ali kaj la fiskaj mezuroj okazigis grandan malkonsenton inter la lokaj elitoj. Sekve kiam en 806 Rafi lanĉis ribelon en Samarkando, ĝi rapide etendiĝis tra Ĥorasano, trovante subtenon kaj inter araboj kaj inter irananoj. Rafi ankaŭ sekurigis la subtenon de Oguzaj kaj Karlukaj Turkoj.[1]

La Kalifo Harun ar-Raŝid elpostenigis Ali kaj anstataŭis lin per Harthama ibn A'jan, kaj en 808 iris orienten por trakti la situacion, sed mortiĝis en Marto 809 ĉe Tuso. Post la morto de Harun, Rafi kapitulacis antaŭ la filo de Harun kaj nova guberniestro de Ĥorasano, nome al-Ma'mun. Li estis pardonita, kaj nenion pli oni scias pri li.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 Bosworth 1995, pp. 385–386.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • “Rāfiʿ b. al- Layt̲h̲ b. Naṣr b. Sayyār”, The Encyclopedia of Islam, New Edition, Volume VIII: Ned–Sam.