Railjet
Railjet | |
Produktanto: | Siemens |
Produkta tempo: | 2006 - 2014 |
Maksimuma rapido: | 230 km/h |
Ŝpuro: | 1435 mm |
Tensiga sistemo: | 15 kV 16,7 Hz |
Kapacito: | 408 personoj |
Longeco (kun lokomotivo): | 205 m |
Longeco (sen lokomotivo): | 185 m |
Mendanto | ÖBB |
Prezo | 10,6 milionoj da € por unu peco[1] |
Railjet aŭ ankaŭ railjet (oficiala marketinga nomo) estas grandrapida trajno de ÖBB, kiu estis prezentita en septembro 2008[2].
Ranĝado de Railjet [3][4]
[redakti | redakti fonton]Railjet havas 7 vagonojn kaj lokomotivon Siemens ES64U2 (tiel nomata Taurus). Kvar vagonoj estas por dua klaso (Economy Class), en kiu ne mankas kontaktingoj por porteblaj komputiloj (ĉiam unu kontantingo por du seĝoj), du vagonoj (unu tuta vagono kaj du kun duono) por unua klaso (Business). Unu duono de unu vagono havas ankaŭ Premium Class kun 16 seĝoj. En ĝi oni ricevas senpagan ĉiutagan gazetaron, malgrandan refreŝiĝaĵon kaj trinkaĵojn.
Se necesas, oni povas aldoni normalajn vagonojn malantaŭ lokomotivo kaj tiel transporti eĉ pli da homoj.
Konektoj kun uzado de Railjet
[redakti | redakti fonton]Railjet ofertas rapidan kaj direktan konekton de Munkeno tra Vieno kaj Györ al Budapeŝto. La vojaĝo daŭras ĉirkaŭ 7 horoj kaj 30 minutoj. ÖBB ofertas ankaŭ konekton per Railjet de Vieno al Zürich kaj ankaŭ du enlandajn konektojn: de Vieno al Graz, de Vieno al Villach. Kvarfoje dum tago estas ankaŭ konekto de Vieno ĝis Bregenz (de tio unu konekto estas eĉ ĝis germana urbo Lindau).[5]
Railjet en aliaj landoj
[redakti | redakti fonton]Railjet estis solene prezentita dum fervoja foiro InnoTrans (tiu ĉi foiro regule okazas en Berlino) en septembro 2008. Dum fervoja foiro Czech Raildays veturis Railjet je la 15-a de junio 2009 de Břeclav al Ostrava. Al Aŭstrio revenis Railjet je la 18-a de junio 2009. Tio estis ĝis nun la unua kaj samtempe la lasta veturo de Railjet tra Ĉeĥio kun vojaĝantoj. En majo 2009 estis unu Railjet testita en Ĉeĥio.
Planoj
[redakti | redakti fonton]En plano estas trafiki en jaro 2014 67 pecoj de Railjet. Oni planas per Railjet en jaroj 2011 - 2013 oferti novajn altkvalitajn konektojn al Zagrebo, Venecio kaj Ljubljano. Sed en decembro 2010 ÖBB anoncis, ke ne estas sufiĉe da mono por aĉeti ĉiujn 67 pecojn kaj tial estos nur 51 pecoj aĉetitaj[6]. Pro bona prezo por unu peco baldaŭ anoncis Ĉeĥaj fervojoj intereson tiujn ĉi 16 pecojn aĉeti[7]. La 30-an de septembro 2011 estis subskribita kontrakto inter ÖBB kaj Ĉeĥaj fervojoj en valoro 200 465 900 € pri aĉeto de 16 pecoj.[8]. La 30-an de marto 2012 Ĉeĥaj fervojoj anoncis oficiale, ke nove estos du tipoj de trajnkompletoj: kun 7 vagonoj kaj kun 8 vagonoj. Sume temos pri 113 vagonoj[9]. La 26-an de aprilo 2012 Ĉeĥaj fervojoj anoncis, ke ili ne povas aĉeti 16 pecojn pro tio, ke tiuj ĉi trajnkompletoj estus senutilaj en momento, kiam ili ne estus uzitaj por linio Vieno - Prago - Hamburg[10]. Ĉeĥaj fervojoj poste tamen diskutis eblecojn kun Aŭstraj fervojoj kaj la 16-an de aŭgusto 2012 ili anoncis, ke aĉetos minimume 7 pecojn kaj ili estos uzitaj je linio Prago - Pardubice - Brno - Břeclav - Vieno - Graz.[11] Ĉeĥaj fervojoj volis ankoraŭ aĉeti 8 pecojn por linio Prago - Pardubice - Brno - Břeclav - Bratislavo - Budapeŝto kaj tiel havi ĉiun horon je linio inter Prago kaj Brno stabilan oferton por klientoj, sed tiu ĉi plano estis nuligita je la 19-a de aŭgusto 2013 [12]. Versio por Ĉeĥaj fervojoj estas nur kun 6 lokoj de Premium class.
Servoj por ĉiuj vojaĝantoj
[redakti | redakti fonton]De decembro 2012 eblas uzi en Railjet senpage sendratan reton, sed nur en Aŭstrio [13].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ http://www.zelpage.cz/zpravy/7700
- ↑ http://www.zelpage.cz/zpravy/6528
- ↑ http://www.vagonweb.cz/razeni/razeni.php?zeme=OeBB&kategorie=RJ&rok=2010
- ↑ http://www.zelpage.cz/clanky/innotrans-podruhe-novinky-pokracuji
- ↑ http://www.oebb.at/de/Services/Zuege_und_Ausstattung/Unsere_Zuege/OeBB_railjet/
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-12-13. Alirita 2011-01-17 .
- ↑ http://www.zelpage.cz/zpravy/7979
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-20. Alirita 2012-01-08 .
- ↑ http://www.zelpage.cz/zpravy/8565
- ↑ http://byznys.ihned.cz/zpravodajstvi-cesko/c1-55622070-ceske-drahy-nebudou-kupovat-railjety-nemci-chteji-jen-zlute-vlaky-od-jancury
- ↑ http://www.zelpage.cz/zpravy/8665
- ↑ http://ekonomika.idnes.cz/drahy-rusi-nakup-dalsich-railjetu-dl9-/ekonomika.aspx?c=A130818_195655_ekonomika_ert
- ↑ http://www.seat61.com/railjet.htm#.UĵlDtLIYig
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.railjet.at/ Oficiala interreta paĝaro pri Railjet
- http://www.youtube.com/watch?v=ms-9TIcMfVY Video pri produktado de Railjet (kun muziko, sen voĉaj komentoj)