Saltu al enhavo

Rajdejo koburga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rajdejo koburga
Maneĝo
teatrejo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Coburg
Adreso Schloßplatz 3
Situo
Geografia situo 50° 15′ 30″ N, 10° 58′ 8″ O (mapo)50.258210.969Koordinatoj: 50° 15′ 30″ N, 10° 58′ 8″ O (mapo) [+]
Rajdejo koburga (Germanio)
Rajdejo koburga (Germanio)
DEC
Situo de Rajdejo koburga
Map
Rajdejo koburga
vdr
okcidenta fasado de la koburga rajdejo

Coburger Reithalle estas unuetaĝa, novgotika, grejsbrikaĵo kun selotegmento ĉe la centra Kastela placo de Koburgo, Germanujo.

Ĉi rajdejo stariĝis en 1852 laŭ komisio de duko Ernesto la 2-a (Saksio-Koburgo kaj Gotao) laŭ planoj de la pentristo kaj arĥitekto Georg Konrad Rothbart. Ĝi anstataŭis la rajdareon forigitan en 1835 ĉe la suda fino de la ĉevalejo.

La okcidenta fasado en la direkto de la Kastela placo havas larĝan portalon kun romp-arko kun supra ronda reliefo plastika de ĉevalkapo kiun faris Theodor Behrens. Flankas du turetoj kun kreneloj.

Ene de la Duka rajdejo oni okazigis en junio 1860 la unuan Germanan gimnastikan kaj junularan feston kaj en septembro de la sama jaro la unuan ĝeneralan asembleon de la liberala la tutnacia societo Deutscher Nationalverein. Du jarojn pli malfrue fondiĝis surloke la tutgermana kantista societo Deutscher Sängerbund. Memortabuloj vanden muntitaj memorigas onin pri ĉio tia.

Post abdiko de la lasta suvereno Karlo Eduardo la halo estis stokejo por kulisoj de la Landa Teatro. Depost la fino de restaŭradlaboroj (1985) ĝi promiciiĝis je flanka scenejo de la menciita teatro kun ne tute cent sidlokoj kaj provluda scenejo.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Peter Morsbach, Otto Titz: Stadt Coburg. Ensembles-Baudenkmäler-Archäologische Denkmäler. Denkmäler in Bayern. Volumo IV.48. Karl M. Lipp Verlag, München 2006, ISBN 3-87490-590-X, p. 332–333.