Rajono
Ĉi tiu artikolo temas pri fadena materialo produktata el celulozo. Por administracia unuo je malalta niveo en certaj landoj rigardu la paĝon Rajon. |
Rajono[1][2] estas speco de celuloza fadeno, aŭ teksaĵo farita el tia fadeno.[3]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La rajono estas teksaĵo farita el celulozaj fadenoj. Ekzistas diversaj specoj de rajona fadeno: kelkaj imitas la senton kaj molecon de silko, lano, aŭ lino; la silkeca rajono ofte komerce nomiĝas artefarita silko.
Rajono estas uzata por fari vestaĵojn kaj por aliaj celoj.
Sintezo
[redakti | redakti fonton]La rajono estas produktita el naturaj fontoj de celulozo — ekzemple, ligno aŭ aliaj plantaĵoj. Por fari rajonon, oni solvas la celulozon en akvon. Pluraj metodoj ekzistas por tiu solvado; unu metodo uzas alkalon kaj karbonan sulfidon. Tia solvaĵo nomiĝas viskozaĵo[4] aŭ viskozo[5].
Poste, oni precipitas la rajonajn fibrojn per neorganika acido, ekzemple sulfura acido. La precipititaj fibroj estas streĉitaj kaj kuntorditaj en fadenojn por teksado.
Historio
[redakti | redakti fonton]La rajonon inventis la franca sciencisto Hilaire de Chardonnet (1838–1924).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ rajon/o (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
- ↑ enkonduko "Viscose CV" (curriculum vitae - "kariera tabelo pri viskozo") (angle).
- ↑ Kauffman, George B. (1993). “Rayon: the first semi-synthetic fiber product”, Journal of Chemical Education (en) 70 (11), p. 887. doi:10.1021/ed070p887.
- ↑ viskoz/aĵ/o (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
- ↑ viskoz/o (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.