Ralf Ehmann
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/de/Michael_Praetorius_Denkmal_Creuzburg.jpg/220px-Michael_Praetorius_Denkmal_Creuzburg.jpg)
Ralf EHMANN (naskiĝinta en 1967 en Tübingen) estas germana artisto aktiva en Kiebingen (Rottenburg), kie li ankaŭ pasigis siajn junulajn jarojn.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Inter 1971 kaj 1979 estis inter liaj unuaj skulptadaj provoj multaj kapoj. Sekvis en 1985 studvojaĝo Florencon. Studis li inter 1987 kaj 1989 ĉe la fakaltlernejo de Majenco kaj iĝis gaststudento de Eberhard Linke. Oni mendis tiam ĉe li faron de portretbusto de Adolph Kolping. Inter 1989 kaj 1994 estis studoj de skulptado ĉe Karl Henning Seemann, Jürgen Brodwolf, Micha Ullman kaj de pentrado ĉe Herwig Schubert, Holger Bunk ĉe la Ŝtata akademio pri vidaj artoj de Stutgarto. Suplementa studo venis poste ĝis 1996, samloke.
Inter 1998 kaj 1999 Ehmann troviĝis pro komisiitaĵo en Kararo; tiam naskiĝis ciklo pri Friedrich Hölderlin. Studvojaĝe li estis en Italujo ĝis 2000, kiel denove inter 2002 kaj 2003. Inter 2006 kaj 2008 li esploradis en Sirio kaj en Italujo kaj Francujo. Inter 2006 kaj 2010 li alikonstruigis sian atelieron aldonante bronzgisejon.
Verkoj en publika spaco (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 1999 en Rottenburg: monumento por Eugen Bolz
- 2014 Ulm (Wengen-kirko): statuo por episkopo Johannes Sproll
- 2016 Rottenburg: monumento pri juda vivo en Rottenburg
- 2020 Rottenburg: busto de Franz Anton Hoffmeister
- 2021: monumento por Michael Praetorius en Creuzburg[1]
- 2023 Rottenburg (urba biblioteko): busto de Josef Eberle
- Behringen: aĵoj por Skulpturenweg (pado kun skulptaĵoj)
- Cleversulzbach (Neuenbach): statuo de Eduard Mörike
- Kiebingen: skulptaĵo Kommen Verweilen Gehen
- portreto de Kolping por la majenca Kolping-domo
- Sülchen (Rottenburg): sankta Meginrado el Einsiedeln
- Stutgarto (katedralo): sonorilornamaĵoj kun bildoj de Eugen Bolz kaj Rupert Mayer
- Stutgarto: memorsteleo por Eugen Bolz, ĉe ties loĝejo
- Tailfingen: Jeden Mensch hat einen Namen (iama koncentrejo)
- Tübingen: plakedoj pri Hölderlin kaj Uhland
- Wurmlingen: Stein des Gedenkens
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Rüdiger Schwanz: "Lebensfreude durchzieht Programm in Creuzburg im 400. Todesjahr von Michael Praetorius" - ĉe: TA, 13.9.2021 (kun foto de Ehmann)