Ralo de Ridgway
Ralo de Ridgway | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ralo de Ridgway, Rallus obsoletus
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ralo de Ridgway (aŭ laŭ la latina scienca nomo Rallus obsoletus) estas birdospecio de la familio Raledoj kaj genro Ralo (Rallus). Ĝi vivas en nordokcidenta Meksiko kaj sudokcidenta Usono.[1][2] Tio estas laŭlonge de la Pacifika marbordo de Nordameriko el Areo de la Golfeto de San-Francisko ĝis suda Baja California, same kiel en kelkaj regionoj de la Golfo de Kalifornio.
Kiel membro de la familio de Raledoj, ĝi estas kokogranda birdo kiu vivas en saletaj tajdaj marĉoj kaj rare flugas. Ties nomo rememoras la usonan ornitologon Robert Ridgway.
Tiu specio estas tre rilata al la Krepitoralo, kaj ĝis ĵuse ĝis estis konsiderata subspecio.[3] Ĝi havas longan, subenkurvan bekon (kun nigreca maksilo kaj oranĝa mandiblo) kaj estas grizecbruna kun helbruna brusto kaj rimarkinda blankeca pugareo. Ĝi estas plej aktiva nokte kaj krepuskely.[4]
La ciomanĝanta Ralo de Ridgway manĝas multajn aĵojn, kiel klamojn, krabojn, mitulojn kaj foje malgrandajn rodulojn kaj birdojn.[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Finfoots, flufftails, rails, trumpeters, cranes, Limpkin (Aŭgusto 2022). Alirita 9a de Aŭgusto, 2022 .
- ↑ HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 6. Disponebla ĉe: [1] Alirita la 7an de Aŭgusto, 2022
- ↑ (Oktobro 2014) “Fifty-Fifth Supplement to the American Ornithologists' Union”, The Auk 131 (4), p. CSi–CSxv. doi:10.1642/AUK-14-124.1. 198151282.
- ↑ David C. Zeiner, William F. Laudenslayer kaj Kenneth E. Meyer, California’s Wildlife Volume II Birds, State of California Department of Fish and Game (990)
- ↑ US-FWS: Species Profile for California Clapper rail (Rallus longirostris obsoletus)
|