Saltu al enhavo

Ralph Harry

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Ralph Harry
Persona informo
Naskiĝo 10-an de marto 1917 (1917-03-10)
en Geelong
Morto 7-an de oktobro 2002 (2002-10-07) (85-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoangla
Loĝloko Forrest
Ŝtataneco Aŭstralio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Kolegio Lincoln Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
diplomato Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ralph Lindsay HARRY (naskiĝis en 1917; mortis en 2002) estis aŭstralia juristo kaj diplomato, kiu kontribuis al la vortumado de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj de la internacia mara juro. De 1937 Harry estis esperantisto.

Familio kaj profesio[redakti | redakti fonton]

Lia patro estris gimnazion kaj la patrino estis el altranga familio de politikistoj. Harry tiel elstaris kiel lernejano kaj poste studento, kaj intelekte kaj sporte, ke li gajnis la plej deziratan stipendion, stipendio Rhodes, kiu ebligis studadon de juro en la tiutempe plej prestiĝa angla universitato, tiu de Oksfordo.

En la 1930-aj jaroj Ralph aktivis en kristanaj rondoj kaj emis al pacifismo; dum tiu periodo li eklernis Esperanton (1937). Li ĉeestis kongreson de la Monda Kristana Junulara Movado en Hago la tagon, kiam anonciĝis la germana invado de Pollando (1939-09-01). La hororoj de la dua mondmilito igis lin dubi pri la ekzisto de Dio kaj la validecon de pacismo. Li do celis konstruon de pli bona mondo per nerevolucia agado ene de la institucioj.

Harry spertis sukcesan karieron kiel diplomato. Li estis membro de la aŭstralia delegitaro, kiu helpis krei la strukturon de UN tuj post la milito. Li fieris pri sia kontribuo al la vortumado de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, la Ĉarto de UN kaj de la internacia mara juro. Poste li agis kiel la aŭstralia ambasadoro en diversaj landoj, inter ili en Sajgono, Sud-Vjetnamio, dum la tiea enlanda milito, kaj en Bonno, Federacia Respubliko Germanio, kaj fine li reprezentis sian landon kiel ambasadoro ĉe UN.

Esperanto-agado[redakti | redakti fonton]

Dum la tuta plenkreskula vivo Harry estis fervora esperantisto, kvankam en tio li restis sola kaj en la parencaro kaj inter la kolegoj.

Vortara kaj terminara agado[redakti | redakti fonton]

Briĝo - 5-lingva terminaro, 1985.

Harry tradukis gravajn dokumentojn de UN antaŭ la olimpikaj Ludoj de Munkeno (1972) kaj eldonis multlingvan broŝuron de sportaj terminoj kun Esperanto kiel la baza lingvo; li laboradis dum jardekoj pri vortaro de specife aŭstraliaj kaj nov-zelandaj vortoj. Mallonge antaŭ sia morto li eldonis kolekton de flugilhavaj vortoj el multaj lingvoj kun traduko en Esperanton. Li entuziasmis pri briĝo kaj ellaboris terminaron de tiu kartludo en la internacia lingvo. Li reviziis la Comprehensive English-Esperanto Dictionary (CEED) de Peter Benson, kiu akceptis plurajn de Harry kolektitajn aŭstraliismojn.

Literatura agado[redakti | redakti fonton]

Li konstante verkis artikolojn kaj ŝercajn analojn laŭ la modelo de Raymond Schwartz, kaj multon kontribuis al la traduklaboro de Aŭstralia antologio. Kiam li publikigis kolekton da memoraĵoj en 1983, The Diplomat who Laughed (la diplomato, kiu ridis), li daŭre aludis al Esperanto.

Agado en la organizita Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Harry neniam ambiciis postenon en iu el la internaciaj Esperanto-movadoj, sed en 1960-1961 kaj dum multaj jaroj post la emeritiĝo li prezidis la Aŭstralian Esperanto-Asocion (AEA), prelegis, propagandis, kaj agis en la ekzamena komisiono. Multajn financajn projektojn de AEA li lanĉis per malavara kontribuo de duono de la celita sumo. Kun Ivo Lapenna li aktivis en Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj (IEAJ) kaj kontribuis al ties organo Internacia Jura Revuo (IJR).

Eble lia plej grava laboro estis la Harry-Plano por enkonduki Esperanton en UN en sesjara periodo.

Jam frue dumviva membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA), Harry en 1967 membriĝis en la malgranda grupo de la Honora Patrona Komitato.

Pacan saluton al la universo[redakti | redakti fonton]

Eble lia historia plej rimarkinda kontribuo al Esperanto estis kiam li servis kiel aŭstralia ambasadoro al Unuiĝintaj Nacioj en 1977. Tiam NASA lanĉis la kosmosondilojn Voyagers 1 kaj 2 al ekstertero, tra la sunsistemo kaj ekster ĝi.

Li sukcesis persvadi UN kaj NASA akcepti mesaĝon de paca saluto al la universo en Esperanto, inter aliaj 56 lingvoj. Tiuj mesaĝoj estas registritaj sur ora disko. Li alsalutis per sia voĉo kaj tiele estas la mesaĝo:

"Ni strebas vivi en paco kun la popoloj de la tuta mondo, de la tuta kosmo."

La pli longa versio estas menciita jene:

Amikoj, mi parolas al vi el la planedo Tero. Mi reprezentas la landon Aŭstralion, la insulan kontinenton en la suda hemisfero de nia planedo. Ni strebas vivi en paco kun la popoloj de la tuta mondo, de la tuta kosmo, kaj labori kun ili por la komuna bono de ĉiu homa estaĵo. Mi salutas ĉiun, kiu komprenas. Adiaŭ.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La diplomato, kiu ridis Arkivigite je 2008-11-18 per la retarkivo Wayback Machine. Ilustris Vane Lindesay. 77 p.
  • La arbo de la homo (trad. de Patrick White: The Tree of Man) En: Australia antologio ; p. 265 - 27 — ISBN 88-7036-036-9
  • 1972: Esperanto: lingvo de la sporto. Eld. Ludwig Pickel, Nurenbergo.
  • 1990: (kun V. Gueltling) Aŭstralia-Esperanta vortaro - Australian-esperanto dictionary. 3a eld. Bentley 1990. 54 p. — 21 cm. ilus.
  • 2000: (kun Brian Fox). Australian and New Zealand Esperanto Dictionary. Australian and New Zealand words not in other Esperanto Dictionaries. 4a plil. eld. Aŭstralia kaj nov-zelanda Esperanto-asocioj, 2000. 98 p. — 21 cm (ĉ. 2.000 kapvortoj kaj esprimoj).

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri La diplomato, kiu ridis[1]

Citaĵo
 Laŭ la kutime rigida sinteno de la diplomatoj, kun siaj kravatoj, kostumoj kiam ne temas pri frakoj, estas malfacile imagi, ke tiuj diplomatoj povas aŭ rajtas ridi... Des pli nekutima estas diplomato kiu uzas Esperanton, oni eĉ scias pri tiaj oficistoj kiuj devis kaŝi sian esperantistecon por ne esti primokitaj kaj por ne perdi sian postenon, ĉar Esperanto estas subfosaĵo, kaj en diplomatio "danĝera lingvo", ĉu ne? Do dankon al nia eminenta escepto, diplomato, esperantisto Ralph Harry kiu lerte, humure, diplomate ridis kaj transdonas multajn ridindaĵojn, en tre interesaj rakontetoj, anekdotoj el tiu medio kun kiu li vivis dum jardekoj.

Estas vero, ke en la enkonduko R. Harry rememorigas pri germana societo kun "Ordeno por Batali Kontraŭ Bestecan Seriozecon". Li ankaŭ citas "Asocion por la Antaŭenigo de Humuro en Internaciaj Aferoj" ĉar " la humuro nepre devas esti serioze konsiderata" kaj ĝi estas "baza homa bezono". Eble pro tio li elstarigas la jenajn unuajn principojn: "Se diplomato diras "Jes", tio signifas "Eble". Se li diras "Eble" la signifo estas "Ne", Se li diras "Ne", li ne estas diplomato. Se damo diras "Ne" tio signifas "Eble", Se ŝi diras "Eble" la signifo estas "Jes". Se ŝi diras "Jes", ŝi ne estas damo. Se generalo diras "Jes" tio signifas "Jes". Se li diras "Ne" tio signifas "Ne". Se li diras "Eble", li ne estas generalo!...tiel ridas niaj diplomatoj en la tuta broŝuro. En paĝo 9 kaj 31 la aŭtoro rakontas kiel li uzis Esperanton, aparte kiel li interparolis kun la prezidento de Aŭstrio, esperantisto Franz Jonas, fronte al la miro de la kolegoj. En la

verketo la malglataĵoj praktike ne ekzistas, tamen ĉu paĝo 11 "the Princino" anstataŭ "la Princino" estis intenca? Same kiel la duobla negativo "Neniu ne amas" en la poeziaĵo de paĝo 39. La du nomoj de birdoj [tiel] el Aŭstralio: platipuso (vivanta ornitorinko) kaj kukaburo (ridanta birdo) kiuj ne estas en PIV, estas klarigitaj en la kunteksto. La anglismo "departmento" de paĝo 5 estas evidenta, sekve la apartaj mallongaj anekdotoj estas facile legeblaj kaj la legantoj, same kiel la diplomato, ankaŭ povas ridi ĝis la fino kiu tekstas, korektante "karulino" per "karulo": "Ambasadoro estis stariĝonta por fari oratoraĵon kiam lia edzino flustris: Memoru, karulino, ke parolado por esti senmorta ne devas esti eterna-." 
— Gilbert Ledon. Brazila Esperantisto - Numero 305, Decembro (1998)

Pri Esperanto: lingvo de la sporto

Citaĵo
 Publikita okaze de la olimpiaj ludoj de Munkeno, la broŝuro enhavas serion de konversacioj en Esperanto kun apudaj tradukoj en la angla kaj germana, temantaj pri diversaj sportoj.

Pri la utilo de ĉi tiu broŝuro mi forte dubas. Efektive, Esperanto estas ankoraŭ mizere paŭpera rilate al sportaj terminoj kaj esprimoj, kaj ne ŝajnas logike proponi al sportisto lingvon, per kiu, ni konfesu, li povus paroli nur tre supraĵe pri sia sporta fako. Unue ni kreu kaj provadu kompletan terminaron sportan kaj poste ni kolportu ĝin al la sportistoj. Ĉio alia estus antaŭtempa kaj rekte malutila. Efektive oni hontinde ignoris en nia lingvo ĉi tiun gravegan aspekton de nia epoko. Esperanto nepre devas taŭgi en ĉiuj kampoj de agado, aŭ ĝi neniam sukcesos. Ni devus forgesi per unu fojo la erarigan miton pri la senlima naskipovo de la aglutina karaktero de Esperanto kaj anstataŭe serioze kaj sisteme krei, interalie, kompletan sportan terminaron. Kiel pene kaj kompatoveke devis ĵongli per plenmaneto da vortoj la tradukinto de 'Mi estas Pelé’ por redoni en Esperanton apenaŭ povrajn, palajn, lignecajn ekivalentojn de futbalajn esprimoj tute klaraj kaj ordinaraj en ĉiuj naciaj lingvoj! La futbalo estas pasio de milionoj da homoj en la tuta mondo... kaj Esperanto eĉ ne disponas ankoraŭ seriozan terminologion futbalan!

Nu, tiel bedaŭrinda situacio speguliĝas en ĉi tiu broŝuro, kies titolo estas —ĉu ironie?— ’Esperanto , lingvo de la sporto ’ kaj kie, pro manko de necesaj vortoj, ripetiĝas dek tri fojojn la esprimo: bonan ŝancon! 
— F. de Diego. Boletín n195 (jan 1973)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Unue eldonita en angla lingvo en 1983 - Reviziita, tradukita al Esperanto de la aŭtoro kaj eldonita en 1997 de Bookleaf Publishing.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.