Saltu al enhavo

Ralska montetaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ralska montetaro
ĉeĥe Ralská pahorkatina, germane Rollberg-Hügelland
montetaro
Ralska montetaro, monto Ralsko
Oficiala nomo: Ralska montetaro
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regionoj Regiono Liberec, Regiono Ústí nad Labem, Mezbohemia regiono
Distriktoj
Historia regiono Bohemio
Parto de Nordbohemia tabulo
Najbaraj unuoj
Subulaj unuoj Doksa montetaro, Zakupa montetaro
Akvejo Ploučnice, Elbo, Jizera
Plej alta punkto
 - situo Ralsko
 - alteco 698 m s. m.
 - koordinatoj 50° 40′ 27″ N 14° 45′ 57″ O / 50.67417 °N, 14.76583 °O / 50.67417; 14.76583 (mapo)
Areo 1 354,90 km² (135 490 ha)
Geologia konsisto
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Ralská pahorkatina
Portalo pri Geografio

Ralska montetaro (ĉeĥe Ralská pahorkatina, germane Rollberg-Hügelland) estas geomorfologia tutaĵo okcidente de Nordbohemia tabulo. Ĝi prenas plejpartan parton de distrikto Česká Lípa, orienton de distrikto Litoměřice, nordon de distrikto Mělník, sudokcidenton de distrikto Liberec kaj malgrandan nordokcidentan parton de distrikto Mladá Boleslav. La plej alta punkto estas monto Ralsko (698 m). En la okcidenta parto de la montetaro troviĝas CHKO Kokořínsko - Regiono de Mácha.

La montetaro ricevis sian nomon laŭ monto Ralsko.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ralska montetaro tiriĝas en direkto sudokcidento – nordoriento. Nordoriente ĝi estas limigita de Ještěda-kozákova montodorso. Norde ĝi renkontiĝas kun Luzacia montaro, linio inter ili estas gvidita inter Nový Bor, Svor, Mařenice, Heřmanice v Podještědí kaj municipo Kněžice.[2] Nordokcidente inter Nový Bor kaj Litoměřice ligas Bohemia mezmontaro, kun kiu ĝi havas entute la plej gradan limon el la ĉirkaŭaj tutaĵoj. Okcidente ĝi malrapide sinkas al Elbo, proksime kies dekstra bordo inter Liběchov kaj Litoměřice ĝi renkontiĝas kun Malsupraohara tabulo. Sudoriente la tutaĵo flue transiras en Jizeran tabulon kaj ĝi atinfgas preskaŭ al urbo Mělník. Oriente ĉe urbo Český Dub ĝi najbaras kun tutaĵo de Nordbohemia tabulo, Jiĉina montetaro, kun kiu ĝi havas la plej mallongan limon el la ĉirkaŭaj tutaĵoj.

Pluaj fotoj de kelkaj montoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Demek, Jaromír; a kolektiv.. (2006) Zeměpisný lexikon ČR: Hory a nížiny, 2‑a eldono, Brno: AOPK ČR. ISBN 80-86064-99-9.
  2. Holeček, Milan. (2004) “Všeobecná část - Povrch”, Lužické hory. Praha 1: Olympia, p. 16. ISBN 80-7033-832-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]