Saltu al enhavo

Ramsay MacDonald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ramsay MacDonald
Persona informo
Ramsay MacDonald
Naskonomo James McDonald Ramsay
Naskiĝo 12-an de oktobro 1866 (1866-10-12)
en Lossiemouth
Morto 9-an de novembro 1937 (1937-11-09) (71-jaraĝa)
en Atlantiko
Mortis per Kora malsufiĉo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Libera Eklezio de Skotlando vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Unuiĝinta Reĝlando
de Granda Britio kaj Irlando
(1801–1922)
(–1927) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Birkbeck, Universitato de Londono - sen valoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio National Labour Organisation (en) Traduki (1931–)
Brita Laborista Partio (–1931) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Ramsay MacDonald
Familio
Patro John MacDonald (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Anne Ramsay (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Margaret Ethel MacDonald Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Malcolm MacDonald, Sheila Lochhead (en) Traduki, Alister MacDonald (en) Traduki, David MacDonald (en) Traduki, Ishbel MacDonald (en) Traduki, Joan Margaret MacKinnon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
ĵurnalisto
diplomato Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Londono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

James Ramsay MACDONALD (naskiĝis la 12-an de oktobro 1866, Lossiemouth, Moray, Skotlando - 9-an de novembro 1937, surmare, survoje al Sud-Ameriko) estis brita ŝtatisto kaj ĉefministro en 1924, 1929 - 31 kaj 1931 - 35.

MacDonald naskiĝis en Skotlando ekster edzeco kaj ricevis nur modestan edukadon. Li devis ankaŭ instrui post aĝo de 12 jaroj por iĝi plu instruata. Post la lernejaj jaroj li laboris kiel komizo.

Li iĝis ano de la Nedependa Laboristara Partio (angle: Independent Labour PartyILP) en 1894. MacDonald fariĝis la estro de la ILP inter 1911 – 14 kaj denove en 1922 – 31.

En sekretaj kunsidoj kun la estroj de la Liberala Partio en 1903 li forĝis la pakton Gladstone–MacDonald. Per du-membraj kandidatiĝoj, ĝi aranĝis, ke la kandidatoj Liberalaj kaj Laboristoj ne disigu la voĉdonojn.

Li elektiĝis al la brita parlamento en 1906 kaj estis ministro pri eksterlandaj aferoj (1930) kaj ĉefministro (unue en 1924) en la unua laborista registaro. Tiu registaro rekonis Sovetunion en 1924 kaj interkonsentis kun Irlando.

Pro juĝproceso kontraŭ la komunista gazeta redaktoro J. R. Campbell li devis abdiki en 1924.

Li edziniĝis kun Margaret Gladstone en 1897 kaj estis multe afliktita de ŝia morto en 1911. Ili havis ses infanojn: Alister (1898), Malcolm (1901), Ishbel (1903), David (1904), Joan (1908) kaj Sheila (1910). Malcolm poste fariĝis mem politikisto. Ishbel fariĝis la "unua damo" de ŝia patro kiam li fariĝis ĉefministro.