Rara specio
Aspekto
Rara specio estas grupo de organismoj kiuj estas tre nekomunaj aŭ malabundaj. Tiu nomigo povus esti aplikata ĉu al planta aŭ animala taksonoj, kaj povas distingiĝi el terminoj "endanĝerita" aŭ "minacata specio" sed estas tute diferenca el "formortinta".
Markigo kiel rara specio povas esti farata de oficiala instanco kia nacia registaro, ŝtato aŭ provinco. Tamen la termino estas uzata pli komune sen aludo al specifaj kriterioj. La IUCN kutime ne faras tiajn markigojn sed ili povas uzi la terminon en ties sciencaj pridiskutoj.[1]
Kelkaj raraj specioj
[redakti | redakti fonton]Scienca nomo | Komuna nomo | Distribuado |
---|---|---|
Campephilus principalis | Eburbeka pego | Arkansaso |
Dryococelus australis | Bastoninsekto de insulo Lord Howe | Piramido Ball, Aŭstralio |
Grus americana | Amerika gruo | Nacia Parko de la Arbara Bizono, Alberto, Kanado |
Rhinoceros sondaicus | Java rinocero | Nacia Parko Ujung Kulon, Indonezio kaj Nacia Parko Cat Tien, Vjetnamio |
Strigops habroptila | Kakapo | Insuloj Maŭd, Little Barrier, Codfish kaj Mana, Novzelando |
Thalasseus bernsteini | Ĉina krestoŝterno | Insuloj Macuoj, Tajvano (reklamataj de Ĉinio) |
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Categories & Criteria (version 3.1) IUCN, 2001.. Arkivita el la originalo je 2006-11-16. Alirita 2011-01-31 .