Raven van Dorst
Aspekto
Raven van Dorst | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Elle Bandita |
Naskiĝo | 11-an de septembro 1984 (40-jaraĝa) en Vlaardingen |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando ![]() |
Okupo | |
Okupo | kantisto televida prezentisto aktoro ![]() |
TTT | |
Retejo | https://www.ellebandita.com |
Raven van Dorst (naskiĝis la 11-an de septembro 1984 en Vlaardingen) estas nederlanda kantisto, gitaristo, aktoro kaj prezentisto. Ri estas la ĉefkantisto de la muzikgrupo Dool, kaj antaŭe estis konata laŭ la artista nomo Elle Bandita.
Raven naskiĝis kun ovaritestika perturbo, sed ri preferas nomi sin hermafrodita. Laŭ konsilado de kuracisto la gepatroj post la naskiĝo lasis kuracistojn operacii rin.
La 5-an de majo 2021 ri anoncis per Instagram, ke ri nun uzas la nomon Raven kaj volas esti priparolata per seksneŭtralaj pronomoj.
Diskaro
[redakti | redakti fonton]Elle Bandita
[redakti | redakti fonton]- Love Juice, Tocado, 2005 (ep)
- Queen of Fools, PIAS, 2009
- Elle Bandita, Caroline Benelux, 2014
Anne Frank Zappa
[redakti | redakti fonton]- AFZ, 2010 (ep)
Bullerslug
[redakti | redakti fonton]- Cheer Up, Goth!, 2013
Dool
[redakti | redakti fonton]- Here Now, There Then, 2017
- Love Like Blood, 2019 (ep)
- Summerland, 2020