Reĝa boleto
reĝa boleto | ||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Boletus regius
| ||||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||
Boletus regius Krombh. 1832 | ||||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||||
La reĝa boleto (Boletus regius) estas fungo el la ordo boletaloj (Boletales) kaj el la familio boletacoj (Boletaceae).
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La fungoĉapelo estas 10–22 cm, almenaŭ parte rozeta, karminruĝa; la poroj estas flavaj kaj ne iĝas ruĝaj, la dika stipo (longas 6–10 cm, dikas 4–5 cm) estas flava. La karno de la fungo estas flava, ĝi ne aŭ apenaŭ bluiĝas je premo (tiu estas grava karakterizaĵo ĉe la boletoj).
La reĝa botelo estas mikoriza fungo, ĝia micelio estas konektita al radiketoj de diversaj foliarboj el la ordo fagaloj, kiel kverko, fago aŭ karpeno.
Ĝi tre proksimas al Boletus appendiculatus, kiu montras samajn dimensiojn, same flavajn porojn kaj stipon, sed ne havas ruĝajn kolorojn sur la ĉapelo kaj estas pli bluiĝema.
Tre proksima specio: pseŭdoreĝa boleto.