Saltu al enhavo

Reĝa observatorio de Edinburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝa observatorio de Edinburgo
steloobservatorio Redakti la valoron en Wikidata
Estiĝo 1896
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Urbo Edinburgo
Situo
Geografia situo 55° 55′ 23″ N, 3° 11′ 16″ U (mapo)55.923191894356-3.1878779295767Koordinatoj: 55° 55′ 23″ N, 3° 11′ 16″ U (mapo)
Reĝa observatorio de Edinburgo (Edinburgo)
Reĝa observatorio de Edinburgo (Edinburgo)
DEC
Situo de Reĝa observatorio de Edinburgo
Map
Reĝa observatorio de Edinburgo
Retejo https://www.roe.ac.uk/
vdr
Reĝa observatorio de Edinburgo
Supermara alteco 146 m s. m.
Vikimedia Komunejo: Royal Observatory, Edinburgh
Retpaĝo: http://www.roe.ac.uk/

La Reĝa Observatorio de Edinburgo (angle Royal Observatory, Edinburgh, mallongigita ROE) estas astronomia observatorio sur la monteto "Blackford Hill" en Edinburgo, Skotlando. Posedas ĝin la Science and Technology Facilities Council. Ĝi faras astronomiajn esplorojn kaj universitatan instruon. Ĝia biblioteko entenas kolekton da libroj kaj manuskriptoj donacitaj de James Ludovic Lindsay, 26-a grafo de Crawford.

Antaŭ esti lokita ĉe sia nuna loko en 1896, la observatorio troviĝis sur la monteto "Calton Hill" en la centro de la urbo. La tiea konstruaĵo estas nun tiel nomata Urba Observatorio.

Calton Hill

[redakti | redakti fonton]

En 1811, John Playfair kaj la anoj de la Instituto de Astronomio de Edinburgo, lanĉis projekton de konstruo de observatorio sur Carlton Hill. En 1822, dum sia vizito en Edinburgo, la reĝo Georgo la 4-a donis al la observatorio la titolon de "Reĝa Observatorio la Reĝo Georgo". En 1834, dank'al registara monhelpo, la konstruo de la observatorio estis elfarita kaj tiu-ĉi estis provizita per meridiana lorno de 6,4 coloj (16 cm) sur meridiana cirklo kaj lorno de 3,5 coloj (9 cm) sur cirklo de azimuto. Thomas James Henderson estis nomumita unua Reĝa Astronomo de Skotlando.

Hora bulo ĉe la supro de la Nelsona Monumento

En 1852, Charles Piazzi Smyth, dua Reĝa Astronomo de Skotlando, elpensis, ke estus prefere konstrui observatoriojn sur altaj montoj. Li vojaĝis al Tenerifo por provi tiun ideon, kiu iĝos komuna tra la mondo nur post 100 jaroj.

En 1858, servo pri horo estis establita. La horo de paso de steloj je la meridiano utilis por gardi la horloĝon de la observatorio akurata, Tiu horloĝo komandis, per elektra kablo, la falon de hora bulo sur la Nelsona Monumento. Videbla elde la haveno de Leith, tiu bulo provizis ekzaktan horon por la ŝipoj. Alia elektra kablo komandis, je tagmezo, pafon de kanono en la Kastelo de Edinburgo.

Blackford Hill

[redakti | redakti fonton]

Manko de subvencio de la registaro faris, ke Charles Piazzi Smyth demisiis en 1888. La registaro intencis fermi la Reĝan Observatorion de Edinburgo kaj abolicii la posteneo de Reĝa Astronomo de Skotlando. Kiam James Ludovic Lindsay, 26-a grafo de Crawford, ekciis, ke la Reĝa Observatorio estis fermota, li proponis donaci la instrumentojn de sia propra observatorio en Dunecht (Aberdeenshire) kaj sian unikan bibliotekon pri astronomio al la nacio kondiĉe, ke la registaro konstruu novan observatorion anstataŭ tiu de Carlton Hill. Ralph Copeland estis nomumita tria Reĝa Astronomo de Skotlando kaj li mastrumis la translokadon de la instrumentoj de ambaŭ observatorioj de Dunecht kaj Carlton Hill al Backford Hill.

La translokotaj instrumentoj estis refraktoro de 15 coloj (38 cm) en la orienta kupolo, kaj teleskopo de 24 coloj (60 cm) en la okcidenta kupolo. Lorno de 8,5 coloj (22 cm) sur meridiana cirklo estis loĝita en disiga konstruaĵo, pli okcidente. La servo pri tempo daŭrigis funkciigi la horan bulon kaj la kanonon de la Kastelo de Edinburgo. Ĝi funkciigis ankaŭ kanonon en Dundee kaj sonorilon en la Ŝipfarejo de Rosyth en la Firth of Forth.

En la 1910-aj kaj 1920-aj jaroj, sciencaj esploroj de la ROE permesis krei pli akuratajn pendolhorloĝojn, kiuj utilis ĝis la epoko de la kvarc-horloĝoj en la 1960-aj jaroj.

Dum la dua duono de la 20-a jarcento, la ROE registris per fotografio kaj fotoelektro la lokon, la brilon kaj la spektron de steloj kaj pli kaj pli aŭtomatigis siajn instrumentojn. En 1965, la ROE pasas sub la responseco de la nova Konsilo pri Scienca Esploro, kiu iĝis en 1981 la Science and Engineering Research Council (SERC).

Instalaĵoj en Britio kaj aliaj landoj

[redakti | redakti fonton]

De 1961 al 1973, la Ekstera Stacio de Earlyburn de la ROE (30 km sude de Edinburgo) estis uzita por optike sekvi la artefaritajn satelitojn. De 1967 al 1976, la ROE funkciigis Schmidt-teleskopon en la Observa Stacio de Monte Porzio Catone apud Romo. Disdivido de la laboro malvolviĝis : de 1976, la ROE, kiel organizaĵo de la SERC, ĉefe funkciigis la naciajn instalaĵoj, dum la astronomia esploro estis lasita al Departemento pri Astronomio de la Universitato.

La ROE funkciigis la UK Schmidt Telescop (UKST) ekde 1973 en la Angla-Aŭstralia Observatorio de Coonabarabran (Novsudkimrio). Tiu instrumento fotas en blua lumo la tutaĵon de la suda ĉielo. Kunlabore kun la fotoj en ruĝa lumo prenitaj elde la Eŭropa suda observatorio, ĝi konstituas la "ESO/SERC Southern Sky Survey" (Enketo ESO/SERC pri Suda Ĉielo), etendaĵo al la sudo de la Palomar Observatory Sky Survey.

De 1967 uzis la aparaton "GALAXY" (General Automatic Luminosity And X-Y : Ĝenerala Aŭtomata Lumeco kaj X-Y) por ciferecigi la ĉielajn fotojn. Tiu aparato estis plibonigita kaj iĝis en 1975 "COSMOS" (COordinates, Sizes, Magnitudes, Orientations and Shapes : Koordinatoj, Grando, Magnitudo, Orientiĝo kaj Formo), kiu funkciis ĝis 1993, kiam anstataŭigis ĝin "SuperCOSMOS". Kiam en 1980, estis kreita la projekto Starlink, por helpi al la traktado de la astronomiaj bildoj en Unuiĝinta Reĝlando, la ROE iĝis unu el la ses nodoj de la reto Starlink.

En 1973-1979, la ROE konstruigis la Infraruĝan Teleskopon de Unuiĝinta Reĝlando (UK Infrared Telescope : UKIRT) sur Mauna Kea. Tiu estas unu el unuaj ekzemploj de uzo de maldika spegulo en granda teleskopo. En 1987, la radioteleskopo James Clerk Maxwell estis konstruita ankaŭ sur Mauna Kea.

Direktoroj

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]