Reĝaj muŝkaptuloj
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
"Amazonia" tropika reĝa muŝkaptulo en Apiacás, Mato Grosso, Brazilo
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Reĝaj muŝkaptuloj (Onychorhynchus) estas genro de birdoj, kiu laŭ sistematiko de la International Ornithological Committee (IOC) apartenas al familio Titiredoj (Tityridae).[1]
Nomoj
[redakti | redakti fonton]La genra nomo Onychorhynchus estas kunmetaĵo de grekaj vortoj ὄνυξ [onyx] ("najlo") kaj ρυγχος [rhynkhos] ("beko").[2] La specia nomo coronatus de la tipa (kaj laŭ iuj sistematikoj la sola) specio, samkiel la kutima nomo en multaj lingvoj, referencas la grandan, brilkoloran kaj vere similan al korono movivan kreston.[3] La kreston havas ĉiuj specioj de la genro, sed pliparton de tempo ĝi estas kaŝita, kaj nur videblas en apartaj okazoj kiam la birdo ekscitiĝas: dum pariĝaj ritualoj, post koito, vidinte minacon aŭ estante kaptita kaj tenata far homoj.[3]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Dum tre longa tempo kaj IOC, kaj la Handbook of the Birds of the World (HBW) de BirdLife International konsideris, ke la genro Onychorhynchus enhavas 4 speciojn.[4][5] Nur en 2024 IOC unuigis la supozatajn speciojn norda, Amazonia, kaj Pacifika reĝaj muŝkaptuloj je unu, nun nomata tropika reĝa muŝkaptulo (O. coronatus). La Atlantika reĝa muŝkaptulo restis aparta.[6]
Nun en 2025 ne estas ĝenerala interkonsento inter malsamaj birdosistematikaj aŭtoritatoj pri taksonomio de la genro kaj la tuta familio Titiredoj. HBW daŭre subtenas la kvarspecian version.[5] La The Clements Checklist of Birds of the World aliĝis al IOC pri la duspecieco, sed ĝi forprenis la genron el Titiredoj kaj metis, kune kun aliaj 5 birdospecioj, al aparta familio kun proponita nomo Onychorhynchidae.[7][1] La Nordamerika kaj Sudamerika klasadkomitatoj de la American Ornithological Society (AOS) entute agnoskas nur unu specion en Onychorhynchus, kiu estas la reĝa muŝkaptulo (O. coronatus sensu lato), kaj ĉiuj supozataj specioj estas fakte subspecioj. La komitatoj de AOS samopinias kun Clements pri la aparta reĝa muŝkaptula familio Onychorhynchidae, sed metas tien ne 7, kiel Clements, sed nur 4 speciojn. Nuntempe la Sudamerika komitato serĉas pli vastan agnoskon de sia sistematiko.[8][9]
Specioj
[redakti | redakti fonton]Por nun ni uzas la sistematikon de IOC kaj Clements por tiu ĉi genro. Ili agnoskas du speciojn de Onychorhynchus.[1][7]
Bildo | Scienca nomo | Kutima nomo | Distribuo |
---|---|---|---|
Onychorhynchus coronatus | Tropika reĝa muŝkaptulo | Suda Meksiko, Centra Ameriko, uesta kaj eosta Kolombio, uesta kaj eosta Ekvadoro, Amazoniaj partoj de norda Bolivio, eosta Peruo, Venezuelo, la Gujanoj, norda kaj uesta Brazilo | |
![]() |
Onychorhynchus swainsoni | Atlantika reĝa muŝkaptulo | Atlantikaj arbaroj en sudeosta Brazilo |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Cotingas, manakins, tityras, becards (August 2024). Alirita August 19, 2024 .
- ↑ Jobling, James A.. (2010) Helm Dictionary of Scientific Bird Names (angle). London, UK: Christopher Helm, p. 282. ISBN 978-1-4081-3326-2. OCLC 659731768.
- ↑ 3,0 3,1 Ridgely, Robert and John A. Gwynne Jr.. (1989) A Guide to the Birds of Panama with Costa Rica, Nicaragua, and Honduras. Princeton University Press. ISBN 0691025126.
- ↑ Cotingas, manakins, tityras, becards (July 2023). Alirita July 10, 2023 .
- ↑ 5,0 5,1 HBW and BirdLife International (2023). Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Version 8. Available at: http://datazone.birdlife.org/userfiles/file/Species/Taxonomy/HBW-BirdLife_Checklist_v8_Dec23.zip retrieved December 28, 2023
- ↑ Cotingas, manakins, tityras, becards (January 2024). Alirita January 4, 2024 .
- ↑ 7,0 7,1 Clements, J. F., P.C. Rasmussen, T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, T. A. Fredericks, J. A. Gerbracht, D. Lepage, A. Spencer, S. M. Billerman, B. L. Sullivan, M. Smith, and C. L. Wood. 2024. The eBird/Clements checklist of birds of the world: v2024. Downloaded from https://www.birds.cornell.edu/clementschecklist/download/ retrieved October 23, 2024
- ↑ Chesser, R. T., S. M. Billerman, K. J. Burns, C. Cicero, J. L. Dunn, B. E. Hernández-Baños, R. A. Jiménez, O. Johnson, A. W. Kratter, N. A. Mason, P. C. Rasmussen, and J. V. Remsen, Jr. 2024. Check-list of North American Birds (online). American Ornithological Society. https://checklist.americanornithology.org/taxa/ retrieved August 22, 2024
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, G. Del-Rio, A. Jaramillo, D. F. Lane, M. B. Robbins, F. G. Stiles, and K. J. Zimmer. Version 28 September 2024. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. https://www.museum.lsu.edu/~Remsen/SACCBaseline.htm retrieved September 29, 2024
|