Saltu al enhavo

Rebro (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bildo de notliniaro kun tri rebraj notoj
Rebra notacio de okona noto, punktita okonnoto kaj deksesona noto montras unu horizontalan rebron, kiu konektas ĉiun de la tri notkapoj per la supro de ĝia suprena pliko.

Rebro en muzika notacio estas dika linio kiu konektas multnombrajn sinsekvajn okonnotojn, aŭ notojn de malpli longa daŭro (kiujn indikas du aŭ plu rebroj), kaj foje silentojn. Rebraj notoj aŭ silentoj estas grupoj de notoj kaj silentoj, konektitaj per rebro; la uzado de rebroj nomas rebrado. En aliaj lingvoj la muzika rebro havas diversaj nomoj, ekzemple: angle beam, france barre transversale, germane Notenbalken, itale tratto d'unione kaj nederlande waardestreep. Pluraj slavaj lingvoj (serbokroata, ukraina, k.t.p.) ankaŭ uzas la nomo rebro.

Etendo kaj grupigo[redakti | redakti fonton]

La etendo de rebroj indikas la ritma grupigo, kutime difinita per la taktindiko. Modernmore, rebroj povas etendi tra silentoj por ke la ritmaj grupigoj pli bone klariĝu. Notoj, kiuj daŭras tiel longa kiel kvarona noto aŭ plu, ne povas rebriĝi.

En voĉa muziko, rebroj tradicie uziĝas nur por konekti notojn voĉiĝi dum la sama silabo. Ĉar ĉi tiu ofte rompos la ritman grupigon, la ritmoj malpli facile legiĝos. En modernmora notkompostado oni ordinare rebri notojn senkonsidere al la vortoj kaj aldoni ligarkojn por emfazi, kie multnombraj notoj kantiĝos al la sama silabo.[1]

Situado[redakti | redakti fonton]

Kutime, ĉiuj el la plikoj de notoj aliĝitaj per rebro celas samdirekte (aŭ supren aŭ malsupren). La averaĝa tonalto de la notoj decidas ilian direkton: se la averaĝa tonalto estas sub la meza linio de la notliniaro, la rebro (aŭ rebroj) kaj la plikoj kutime suprenas el la notkapoj; alie, ili kutime malsuprenas el la notkapoj.

In music engraving there are various more complex rules governing the positioning and angle of beams.

En muzika notkompostado ekzistas diversaj pli kompleksaj principoj, kiuj regas la situadon kaj la deklivon de rebroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Standard Music Notation Practice (Norma muziknotacia moro), Music Publishers Association of the United States. Alirita la 4-an de aprilo 2013.