Receso
En konstruado kaj arkitekturo receso[1] estas la loko kaj konstrumaniero de konstruaĵo aŭ ties parto malantaŭ supozata linio markita je certa distanco de strato aŭ de aliaj partoj de la konstruaĵo.
Receso povas konsisti en laŭgrada retroiro en muro de konstruaĵo. La recesoj estis uzitaj dekomence pro strukturaj necesoj, sed aktuale ili estas uzataj ĉefe pro postulo fare de la konstruregularo (plilarĝigi stratojn por vehikloj aŭ piedirantoj) aŭ pro estetikaj tialoj. En zonoj kun alta denseco de konstruaĵoj, la recesoj ebligas la alvenon de pli da lumo kaj freŝa aero al la strata nivelo.[2]
En la antikveco, la konstruistoj uzis recesojn por plialtigi la altecon de la konstruaĵo de masonaĵo distribuante la gravitajn ŝarĝojn produktitajn el materialoj kiel argilo, ŝtono aŭ briko. Tio estis atingita malpliigante iom post iom la surfacon de ĉiu etaĝo rilate al la antaŭa. La recesoj permesis ankaŭ la okazado de natura erodo sen endanĝerigi la strukturan integrecon de la konstruaĵo. La plej klara ekzemplo de tiu tekniko estas la ŝtuparaj piramidoj de Mezopotamio kaj de la Antikva Egipto, kiel ĉe la zigurato de Tappeh Sialk aŭ de la ŝtupara piramido de Ĝoser.[3]
Dum jarcentoj, la recesoj estis struktura neceso en praktike ĉiujn strukturojn kaj konstruaĵoj de masonaĵo de diversaj etaĝoj. Dum la arkitektoj lernis transformi la recesojn en arkitektura elemento, la plej parto de la recesoj iĝis ne tiom markitaj kiom en la ŝtuparaj piramidoj kaj tre ofte ili estis lerte maskitaj per riĉa ornamado.[3]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Hispana-Esperanto Vortaro, Fernando de Diego, HEF, [1] Arkivigite je 2019-07-16 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 12an de julio 2019.
- ↑ «Setback»[rompita ligilo] (en angla). ENCYCLOPAEDIA BRITANNICA. Konsultita la 26an de februaro 2016.
- ↑ 3,0 3,1 RELAXED / FLEXIBLE BUILDING SET-BACK REQUIREMENTS Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine Paul Beyer, Livable New York Resource Manual, Alirita la 26an de februaro 2016.