Redingoto
Aspekto
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/14/1813-male-Costumes-Parisiens.png/180px-1813-male-Costumes-Parisiens.png)
Redingoto (france:redingote, kakografio de la angla:riding coat) estas longa mantelo kun granda kolumo kaj eventuale unu ĝis tri pelerinoj. La redingoto ekestis en Anglio dum la 18-a jarcento kiel rajdomantelo kaj familiariĝis dum la 19-a jarcento en Francio kiel laŭmoda mantelo por viroj kaj virinoj. Ĝis hodiaŭ ekzistas derivaĵoj de tiu stilo da manteloj.
Noto
[redakti | redakti fonton]La termino redingoto anstataŭas la malnovan ne plu uzatan terminon ĵako.