Saltu al enhavo

Reformita preĝejo de Lepsiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reformita preĝejo de Lepsiko
kristana preĝejo [+]

LandoGermanio
Federacia landoSaksio

UrboLepsiko
Koordinatoj51° 20′ 41″ N, 12° 22′ 24″ O (mapo)51.34463112.373392Koordinatoj: 51° 20′ 41″ N, 12° 22′ 24″ O (mapo) [+]

Reformita preĝejo de Lepsiko (Saksio)
Reformita preĝejo de Lepsiko (Saksio)
DEC
Lokigo de Saksio en Germanio
Map
Reformita preĝejo de Lepsiko

Vikimedia Komunejo:  Reformierte Kirche (Leipzig) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Reformita Preĝejo (germane Reformierte Kirche) troviĝas en la centro de Lepsiko, Germanujo, proksime de la ĉefstacidomo (Tröndlinring 7). Konstruite fine de la 19-a jarcento en la novrenesanca stilo, ĝi gravas inter la grandurbaj vidindaĵoj kaj estis frua ekzemplo de ununura ensemblo kirka/paroĥcentra.

Arkitekturo

[redakti | redakti fonton]

Kvankam la plej multaj el la preĝejaj konstruaĵoj de la fino de la 19-a jarcento estis konstruitaj en novgotika stilo, ĉi tie - unuafoje en Lepsiko - renesanca arkitekturo servis kiel modelo. Starigite inter 1896 kaj 1899, la brika konstruaĵo estas tute kovrita per malpeza grejso, kaj danke al sia riĉe ornamita fasado ĝi perfekte kongruas en la ĝeneralan dezajnon de la lepsika ringo-strato. La fasado estas akcentita per du karakterizaj gabloj, indikante la funkcian dividadon de la partoj de la ensemblo: la komunuma domo (maldekstre) kaj la preĝejo mem (dekstre). Super la enirejo estas la historia emblemo de la komunumo: hakita arbo kun junaj ŝosoj, same kiel la slogano Deus det incrementum - ke Dio havigu kreskon. Super la konstruaĵo, ĉeangule, 67-metra sonorilturo leviĝas, dum ĝia masiva kvadrata bazo kun apuda absido estas parto de la interna spaco de la preĝejo. Nekutime, la ciferdisko de la turhorloĝo jam situas ĉe la alteco de la gabloj de la apudaj konstruaĵoj; pro tio, la okangula malpeza tamburo kun longformaj fenestroj aspektas escepte filigrana. Finfine, la turo estas kompletigita per dunivela kuprovestita spajro, pintita kun hugenota kruco.

La interna dekoracio - pro perdoj dum la Dua mondmilito - estas ege modesta kaj funkcia: duonronda halo kun galerioj estas blanke farbita; en ĝia mezo estas lignaj vicoj de benkoj en duoncirklo turniĝanta al la altaro, super kiu altiĝas orgeno de la dresdena firmao Jehmlich de 1969. Restaŭrado de ĝi estis en 2015. La malmultaj ornamadoj inkludas kolorvitrajn fenestrojn ornamitajn en silentigitaj tonoj.

Ĝeneralaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Lepsiko estis elektita ankaŭ pro la komerca infrastrukturo. Fruaj konsistorimembroj venis el gravegaj komercaj familioj de la Séchehaye-oj, Dumont-oj, Duvigneau-oj, Rousset-oj, Dufour-oj. En la manoj de la franclingvanoj restis kvazaŭ ekskluzive la komercado per silkaĵoj, ankaŭ en la direkto de Orienta Eŭropo. Aparte bonaj komercrilatoj estis kun fabrikoj el Liono, ankaŭ koncerne la disponigon de lionaj produktoj okaze de la Lepsika foiro. Post la Franca Revolucio (1789) la libera interŝanĝo suferis kaj oni sekve ankaŭ suferis pro la Kontinenta Blokado. Kompleta egaleco jura venis nur en 1811 (ekz. civitaneco, politikaj rajtoj, libera elekto de loĝadloko). Interese ke Goeto kromnomis Lepsikon malgranda Parizo pro la multo da franca kulturo.

Komunuma establiĝo kaj floro

[redakti | redakti fonton]

La evangelia reformita komunumo ekzistas en Lepsiko ekde proksimume 1700, kiam hugenotoj devantaj forlasi Francion trovis rifuĝon ĉi-tie. Aliaj interesataj povi ekzerci sian religion estis svisoj troviĝantaj Lepsike de ĉ. 1670. Komence, post permeso je diservo fare de princo-elektisto Aŭgusto la Forta, la preĝĉambroj de la komunumo situis en la je Auerbachs Hof kaj ekde 1707 je Amtshaus apud Tomaso-preĝejo, kun bela orgeno de Johann Christian Imanuel Schweinefleisch. Komunumfondiĝo estis en 1700, la unua diservo estis en 1702. Al aŭtoritatoj estis pagataj 7000 taleroj por plirapidigi pozitivan decidon pri permeso. Antaŭ la fino de la 19-a jarcento, la signife vastigita komunumo ekpensis pri konstruado de propra reprezenta konstruaĵo, kiu profitis el la nova arkitektura dezajno de la ringa strato. Ĝis la 1823-aj jaroj fariĝis diservoj ankaŭ en la franca lingvo; la predikado estis dulingva. Gravis kiel unua pastoro la ĝenevano Pierre Butini (de septembro 1700) kaj 1758 la unua germanlingva komunumestro Georg Joachim Zollikofer el Svislando. Lia franclingva kolego estis Jean Dumas. Gravaj paroĥanoj estis familianoj de Felix Mendelssohn-Bartholdy, la eldonistoj Carl Heinrich Reclam kaj Fritz Baedeker kaj Wilhelm Wundt. Dum la 19-a jarcento la reformita komunumo estis alloga ankaŭ pro sia ĝenerala malfermiteco.

En 1895, en anoncado de konkurso por konstrui novan preĝejon ĉe la angulo de moderna germana strato (Löhrstraße) estis ordonita krei indan kaj monumentan strukturon, kaj por ne ĝeni la ĝeneralan konstrulinion, la komunuma domo formu ununuran tutaĵon kun la templo. Arkitektoj Gerhard Weidenbach kaj Richard Tschammer, kiuj proponis elegantan solvon kun preskaŭ 70-metra sonorilturo sur la angulo de la ejo, ricevis la unuan premion por sia okaze de la Universala Ekspozicio de Parizo (1900). Solena konsekro estis en la 12-a de marto 1899, post nur ne tute kvar jaroj da konstruo.

Kiel multaj aliaj konstruaĵoj en la urbocentro, la kirko estis difektita kiel rezulto de la masiva bombado la 4-an de decembro 1943 kaj ĝuis kompletan restarigon ne antaŭ 1969; de pentekosto 1949 ree eblis havi diservojn surloke. La loko akiris gravan famon danke al la ĵurnalistoj Aram Radomski kaj Siegbert Schefke, kiuj la 9-an de oktobro 1989 sukcesis sekrete filmi grandan manifestacion kontraŭ la komunisma reĝimo disde la kampanilo; ilia vidbendo, montrita la venontan tagon en okcidentgermanaj televidaj novaĵoj, helpis ke la revolucio de novembro 1989 estis nesanga. Post la luterana Preĝejo Sankta Nikolao malfermiĝis la kalvinistoj je t.n. pacpreĝadoj por elturniĝi el politika tikla situacio.

Restaŭradlaboroj okazis inter 1992 kaj 1996. En marto 1999 oni festis la 100-an datrevenon preĝejkonskran. En septembro 2000 la komunumanoj kune kun la urbo festis tri centojn da jaroj da hugenota vivo en Lepsiko okaze de kio aperis interesa festolibro In der Mitte der Stadt.

Komunuma vivo nuntempe

[redakti | redakti fonton]

Centras la dimanĉa diservo je la horo 10 matene. La komunumanoj loĝas disĵetitaj eĉ ekstere de Lepsiko kio necesas specialajn prizorgmetodojn. Flegatas tre la eklezia muziko kaj okazas koncertoj multaj, septembre eĉ porinfana muzikfestivalo Klassik für Kinder. Por plifortigi la komunuman vivon oni fondis en 2009 fondaĵon nome Zollikofer-Stiftung. Pri po kvar numeroj de la organo Glaube und Freiheit ĝuas ĉiuj fideluloj.[1]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Weinkauf, Bernd: Architekturführer. Die 100 wichtigsten Leipziger Bauwerke. Berlin, Jaron Verlag, 2011, p. 114-115 - ISBN 978-3-89773-913-0
  • C. Bonhoff: "Die Église réformée in Leipzig". Ĉe: Geschichtsblätter des Deutschen Hugenotten-Vereins, 7/H.1, Heinrichshofen'sche Buchhandlung, Lepsiko 1897
  • Annick Faure: "Les huguenots à Leipzig" - La Lettre , nr. 27/ junio 2001, fare de Les Amitiés Huguenottes Internationales

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. numero aktuala por elŝuto