Saltu al enhavo

Regna govio Supra Danubio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regna govio Supra Danubio
ĉeĥe: Říšská župa Horní Podunají, germane: Reichsgau Oberdonau
Administra unuo de Nazia Germanio
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Reichsgau Oberdonau
Regiono Sudetio
Parto de Nazia Germanio
Ĉefurbo Linz
Situo Linz
 - alteco 266 m s. m.
 - koordinatoj 48° 18′ 21″ N 14° 17′ 21″ O / 48.30583 °N, 14.28917 °O / 48.30583; 14.28917 (mapo)
Estiĝo 1-a de majo 1939 Anschluss
 - pereo 8-a de majo 1945 kapitulaco
Naciecoj sudetgermanoj, ĉeĥoj
Lingvoj la germana, la ĉeĥa
Situo de Linz enkadre de Aŭstrio
Situo de Linz enkadre de Aŭstrio
Situo de Linz enkadre de Aŭstrio
Administra divido de Nazia Germanio en 1944
Administra divido de Nazia Germanio en 1944
Administra divido de Nazia Germanio en 1944

Regna govio Supra Danubio, ankaŭ Supradanubia govio (germane Reichsgau Oberdonau, ankaŭ Supra Danubio, ĉehe Říšská župa Horní Podunají) estas nomo de historia administra formacio kreita de naziistoj sur okupita teritorio de Aŭstrio (Orienta Markio, ger. Ostmark) kaj partoj de Sudetio la 1-an de majo 1939 surbaze de leĝo "pri aranĝo de administrado en Orienta Markio".[1] Rekta antaŭulo de tiu ĉi govio estis Landa hetmanujo Supra Danubio (ger. Landeshauptmannschaft Oberdonau),[2] kiu estis ekde la 15-a de aprilo 1939 surbaze de leĝo "pri membrigo de sudetgermanaj teritorioj"[3] teritorie identa kun tiu ĉi govio. Ĉefurbo de la govio estis urbo Linz.

Limigo de la govio

[redakti | redakti fonton]

La govio ensumigis la tutan teritorion de la antaŭa landa hetmanujo Supra Danubio: teritorio de aŭstra federacia lando Supra Aŭstrio, devene malsupraaŭstria katastra teritorio de Hinterberg (ĝis la 14-a de oktobro 1938 konsisto de malsupraaŭstria municipo Behamberg, poste ekde la 15-a de oktobro 1938 almembrigita al supraaŭstria urbo Steyr), stiria juĝeja distrikto Bad Aussee kaj partoj de suda Bohemio (regionoj de Český Krumlov kaj Kaplice, vidu ekz. Pohoří na Šumavě).

Pereo de la govio

[redakti | redakti fonton]

La govio ĉesis ekzisti la 8-an de majo 1945. La nordaj regionoj estis redonitaj al renovigita Ĉeĥoslovakio. La aŭstra parto de la eksa govio estis poste linio de rivero Danubo dividita inter Soveta (norde de Danubo) kaj Usona okupacia zono de Aŭstrio Rakouska (sude de Danubo). En la aŭstra parto de la eksa govio estis renovigita federacia lando Supra Aŭstrio, sed al kiu ĝis la 30-a de junio 1948[4][5] apartenis stiria juĝeja distrikto Bad Aussee. La katastra teritorio Hinterberg restas ĝis hodiaŭ konsisto de supraaŭstria urbo Steyr (definitive konfirmita en la jaro 1958 pro ŝanĝo de aŭstria federacia konstitucio).

Rilataj artikoloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Gesetz über den Aufbau der Verwaltung in der Ostmark (germane). Alirita 19.5.2010.
  2. Jehke, Rolf. Territoriale Veränderungen in Deutschland und deutsch verwalteten Gebieten 1864-1945: Reichsgau Oberdonau (germane). Alirita 19.5.2010.
  3. Gesetz über die Gliederung der sudetendeutschen Gebiete (germane). Alirita 23.5.2010.
  4. Země Horní Rakousy - Naše země - Zemské dějiny - Kronika - 1948 (germane). Alirita 23.5.2010.
  5. Země Štýrsko - Naše země - Dějiny - 1948 (germane). Alirita 19.5.2010.