Reguengos de Monsaraz

Reguengos de Monsaraz | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo de Portugalio urbo de Portugalio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7200 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 10 828 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 23 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 25′ N, 7° 32′ U (mapo)38.416666666667-7.5333333333333Koordinatoj: 38° 25′ N, 7° 32′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 464 km² (46 400 ha) [+] | ||
Horzono | Okcidenteŭropa Tempo [+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Reguengos de Monsaraz estas urbo de Portugalio apartenanta al la Distrikto Évora, regiono Alentejo kaj intermunicipa komunumo Alentejo Central, kun proksimume 10 000 loĝantoj.
Estas sidejo de municipo de 464,00 km² de areo (2001), subdividita en 4 submunicipoj. La municipo limas norde kun la municipo Alandroal, oriente kun Mourão, sudoriente kun Moura, sudokcidente kun Portel, okcidente kun Évora kaj nordokcidente kun Redondo.
Gravaj ekonomiaj sektoroj estas agrikulturo, kaj ĉefe vinproduktado, kaj turismo, ĉefe en Monsaraz.
Submunicipoj
[redakti | redakti fonton]La kvar submunicipoj (freguesias) estas la jenaj:
- Campo e Campinho
- Corval
- Monsaraz
- Reguengos de Monsaraz
El ili Monsaraz estas historie pli grava kerno, sed sur strategia montopinto, ĉirkaŭita de defenda murego, kio malhelpis modernan disvolvigon, kio devis okazi malsupre sur la ebenaĵo, kie kreskiĝis Reguengos.
En la nuna municipo estas la jenaj loĝlokoj: Barrada, Campinho, Caridade, Carrapatelo, Cerros, Cumeada, Ferragudo, Gafanhoeiras, Monsaraz, Motrinos, Outeiro, Perolivas, Reguengos de Monsaraz, Santo António do Baldio, São Marcos do Campo, São Pedro do Corval, kaj Telheiro.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Reguengos
-
Ermitejo je Corval
-
Monsaraz