Reichelsheim (Odenwald)
Aspekto
Tiu ĉi artikolo temas pri la komunumo Reichelsheim en la distrikto Odenwald de Germanio, 71 kilometrojn sudoriente de Frankfurto-ĉe-Majno. Paralele ekzistas komunumo Reichelsheim en la distrikto Wetterau de Germanio, 36 kilometrojn nordoriente de Frankfurto-ĉe-Majno kaj 93 kilometrojn norde de la suda komunumo Reichelsheim. |
Reichelsheim | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Darmstadt | |||||
Distrikto | Distrikto Odenwald | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 06164 | |||||
Poŝtkodo | 64781 ĝis 64385 | |||||
Aŭtomobila kodo | ERB | |||||
Oficiala Municipokodo | 06437013 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Stefan Lopinsky (CDU-RWG) | |||||
Adreso de la administrejo | Bismarckstr. 43 64385 Reichelsheim | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 8517 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 43′ N, 8° 50′ O (mapo)49.7148611111118.8395833333333Koordinatoj: 49° 43′ N, 8° 50′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 211 m | |||||
Areo | 58,21 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.reichelsheim.de/ | |||||
Reichelsheim estas komunumo en centra Germanio. Ĝi situas en la distrikto Odenwald, kiu havas sian nomon de la mezalta montaro Odenvaldo, en la federacia lando Hesio. Proksimas la federacia strato B38, kiu norde gvidas al la najbara komunumo Fränkisch-Crumbach kaj plu al la urboj Darmstadt kaj Aschaffenburg, kaj sude gvidas al Fürth (Odenwald) kaj plu al Weinheim kaj Heidelberg. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 8517 loĝantojn sur areo de 58,21 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 145 loĝantoj/km². En la teritorio fontas la rivereto Gersprenz, kiu sume longas iom pli ol 50 kilometrojn.
-
Kastelo Reichenberg
-
La kastela enirejo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- paĝo de la komunumo (germane)
- paĝo de la Esperanto-Klubo Odenwald, arkivigita en januaro 2014 (germane)
|