Reichenburg
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Reichenburg (stacidomo). |
Reichenburg | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Ŝvico |
Distrikto | March |
Geografia situo | CH1903: 716453 / 225446 (mapo)47.1697222222228.9747222222222Koordinatoj: 47° 10′ N, 8° 58′ O; CH1903: 716453 / 225446 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2975 |
Areo | 11,6 km² |
Alteco | 434 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8864 |
Komunumkodo | 1345 |
Reichenburg estas komunumo en la distrikto March en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 2 975 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Reichenburg situas ĉe la marĝeno de la Svisaj Antaŭalpoj en la okcidenta flanko de la Linth-Ebenaĵo ĉe la trilima punkto de la kantonoj Ŝvico, Glaruso kaj Sankt-Galo. De la komunuma teritorio de 11,59 km², 3,96 km² estas kovritaj de arbaro, 6,42 km² servas al agrikulturo kaj 1,03 km² por setlado.[1]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Reichenburg limas en nordo aliflanke de la Linth-Kanalo al Benken (SG), en oriento al Bilten respektive ekde la unua de januaro 2011 al Glaruso-Nordo (GL), kaj en okcidento al Schübelbach.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Sur la teritorio de la komunumo situas la aŭtovoja triangulo de la svisa aŭtovojo A3 kaj la svisa aŭtovojo A53. La komunumo disponas pri propra alveturejo al ambaŭ aŭtovojoj. La stacidomo de la Svisaj Federaciaj Fervojoj estas servata de la regiona trajnlinio S2 de Ziegelbrücke al Pfäffikon, Zuriko al la Flughaveno Zuriko.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Reichenburg datiĝas el la jaro 1300 kiel Richenburg.[2] Jam en la jaro 1116 estis menciitaj posedaĵoj de la Monaĥejo Pfäfers en la hodiaŭa setlejo Hirschlen.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Restaŭracio Rössli
-
Trafikcirklo
-
Vendejocentro Hirzli Park
-
Pacokapelo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|