Reichstag (Germana Imperio)
Reichstag | ||
---|---|---|
La Reichstag en 1889 | ||
parlamento | ||
Reichstag | ||
Komenco | 1871 | |
Fino | 26-a de oktobro 1918 vd | |
Lando(j) | Germana Imperiestra Regno vd | |
La Reichstag (Germana prononco: [ˈʁaɪçstaːk], Dieto de la Regno[1] aŭ Imperia Dieto) estis la Parlamento de Germanio el 1871 al 1918. La leĝofarado estis kunhavata inter la Reichstag kaj la Bundesrat, kiu estis la Imperia Konsilantaro de la regantaj princoj de la Germanaj Ŝtatoj.
La Reichstag ne havis formalan rajton nomumi aŭ elpostenigi registarojn, sed laŭ tiutempaj normoj ĝi estis konsiderata tre moderna kaj progresema parlamento. Ĉiuj germanaj viroj super 25 jaroj de aĝo estis elekteblaj por voĉdoni, kaj la membroj de la Reichstag estis elektitaj laŭ ĝenerala, universala kaj sekreta voĉdonado. Membroj estis elektitaj en unu-membraj voĉdonantejoj pere de majoritata voĉdonado. Se neniu kandidato ricevis majoritaton de voĉoj, dua elekto okazis. En 1871, la Reichstag konsistis el 382 membroj, sed el 1874 ĝi estis pliampleksigita al 397 membroj.[2]
La regotempo estis dekomence por tri jaroj, kaj en 1888 tio estis etendita al kvin jaroj. La Reichstag estis malfermita unufoje jare fare de la Imperiestro. Por dissolvi la parlamenton, estis postulita aprobo de la Imperia Konsilantaro kaj de la Imperiestro. Membroj de la parlamento ĝuis juran senpunecon kaj kompenson.