Reinhard Bütikofer
Aspekto
Reinhard Bütikofer | |||||
---|---|---|---|---|---|
en 2006
| |||||
Persona informo | |||||
Reinhard Bütikofer | |||||
Naskonomo | Reinhard Hans Bütikofer | ||||
Naskiĝo | 26-an de januaro 1953 (71-jaraĝa) en Mannheim | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Hajdelbergo vd | ||||
Partio | Alianco '90/La Verduloj Komunista Ligo Okcidenta Germanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Heidelberg • Stutgarto • Strasburgo • Bruselo vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Reinhard Hans BÜTIKOFER (naskiĝis la 26-an de januaro 1953 en Mannheim) estas germana politikisto de la verda partio Bündnis 90/Die Grünen (Alianco '90/La Verduloj), dum la jaroj 2002-2008 ĝia kunprezidanto - unue kun la Angelika Beer kaj ekde 2004 kun Claudia Roth.
En la eŭropaj balotoj 2009 li elektiĝis kiel Membro de la Eŭropa Parlamento kaj reelektiĝis ĝis la baloto de 2024.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]En la 1960-aj jaroj, Bütikofer lernis Esperanton en kurso de Helmut Rössler. Poste li dum ĉ. 10 jaroj aplikis la lingvon, interalie kiel abonanto de El Popola Ĉinio. En la 1980-aj jaroj li estis urba deputito en Heidelberg kaj tenis kontaktojn al la tiea Esperanto-grupo.