Ordeno
Aspekto
(Alidirektita el Religia ordeno)
Ordeno estas certaspeca societo.
La vorto akiris jenajn specialajn signifojn:
- Ordeno (eklezio): antikva religia instituto, kies membroj estas ligitaj per solenaj votoj kaj vivas komunume
- Kavalira ordeno: societo de kavaliroj vivantaj laŭ specialaj reguloj
- Ordeno (honora): societo, kiu akceptas kiel membrojn meritplenajn personojn
- Ekzemploj de tiaj honoraj ordenoj, kutime organizataj de ŝtataj registaroj aŭ monarkoj, estas
- la Elefant-ordeno fondita en 1580 en Danio
- la Ordeno de la Blanka Aglo, origine fondita en 1705 en la Respubliko de Ambaŭ Nacioj de Pollando-Litovio, post la dissolvo de tio en 1795 ekde 1807 kun interrompoj en Pollando
- la Ordeno de Sankta Gregorio la Granda fondita en 1831 en Vatikano
- la Ordeno de Sankta Olavo fondita en 1847 en Norvegio
- la Reĝa Ordeno de Viktoria de la Unuiĝinta Reĝlando kaj de la Komunumo de Nacioj fondita en 1896 de la reĝino Viktoria
- la Ordeno de la Blanka Rozo de Finnlando fondita en 1919
- la Ordeno de Falko fondita en 1921 en Islando
- la Kruco de Mannerheim fondita en 1941 en Finnlando
- la Federacia Meritkruco (Germanio) fondita en 1951
- la Ordeno de Merito de la Itala Respubliko fondita en 1951
- la Palmordeno (Francio) fondita en 1955
- la Nacia Ordeno de Merito (Francio) fondita en 1963
- la Ordeno de Kanado fondita en 1967
- la Reĝa Norvega Merito-Ordeno fondita en 1985 en Norvegio
- la Heroo de la Rusia Federacio fondita en 1992
- la Ŝtata premio de Rusia Federacio fondita same en 1992
- la Ordeno de Amikeco de la Rusia Federacio fondita en 1994
- la Ordeno de la Kruco de Terra Mariana fondita en 1995 en Estonio
- Ekzemploj de tiaj honoraj ordenoj, kutime organizataj de ŝtataj registaroj aŭ monarkoj, estas
- Ordeno (profesia): asocio de samprofesiuloj, simila al gildo aŭ sindikato
Metonimie oni povas nomi ordeno la insignon, kiu montras anecon en ordeno, precipe honora.