Saltu al enhavo

Religio en Kostariko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Religio en Kostariko (2021)[1]

  Katolikoj (47,5%)
  Senreligiaj (27%)
  Protestantoj (21,0%)
  Mormonoj (0,3%)
  Islamanoj (0,1%)
  Aliaj (2,7%)
Baziliko de Nia Sinjorino de la Anĝeloj (Cartago)

Kostariko havas ekde la 19-a jarcento kulturon de religia toleremo, kiu permesas la evoluon kaj praktikiĝon de diversaj religioj. Ĝia religia diverseco, same kiel la kultura kaj etna, fontas de enmigrado el ĉiuj kontinentoj. 80 religioj estas praktikataj.[2][3][4] Kostariko tamen estas la sola amerika lando kun oficiala religio (katolika kristanismo).

La enketo Latinobarómetro de 2017 konstatis, ke 57% de la kostarikanoj estas katolikoj, 25% protestantoj, 15% senreligiaj kaj 2% alireligiaj (ĉefe budhistoj),[5] dum similajn rezultojn donis la enketo de la Centro pri Politikaj Esploroj kaj Studoj de la Universitato de Kostariko (CIEP-UCR), kiu montris ke 52% estas katolikoj, 21.6% evangeliistoj kaj 17% senreligiaj.[1][6]

La enketo CIEP-UCR de majo 2021 konstatis ke nur 47.5% estas katolikoj, 19.8% novpentekostistoj, 27% senreligiaj (ateistoj, agnostikuloj, kaj diistoj), 1.4% atestantoj de Jehovo, 1.2% "tradiciaj protestantoj," 0.3% mormonoj, kaj 0.1% islamanoj.[1]

En 2023, alia enketo de Corporación Latinobarómetro donis rezultojn tre malsamajn de aliaj enketoj, kun protestanta plejmulto de 56.3%, katolikismo 26.8%, kaj senreligiaj, ateistoj, agnostikuloj 16.9% [7]. La enketoj ĝenerale montras kreskantan transiron el katolikismo en aliajn kategoriojn.

La judoj, kiuj enmigris el Eŭropo komence kaj meze de la 20-a jarcento, kreis viglan komunumon de 3000 homoj, plejparte aŝkenazoj.[8]

Enmigrintoj el orienta Azio, plelparte ĉinoj, tajvananoj, koreoj, kaj japanoj, kreis la plej grandan budhisman komunumon de Centra Ameriko, kun 96 000 anoj (kaj eksterlandanoj kaj konvertitaj kostarikanoj), kaj ankaŭ taoisman, kaj sinkretismon inter katolikismo, budhismo, kaj tradicia ĉina religio.[9]

Enmigrintoj el okcidenta Azio - libananoj, palestinanoj, irakanoj, kaj aliaj araboj - kreis unu el la plej grandaj islamaj komunumoj de Centra Ameriko, kun 1500 anoj[10] Ĉeestas ankaŭ hinduoj,[11][12] bahaanoj,[13] ĝajnoj,[14] novpaganoj (plejparte vikanoj kaj asatranoj),[15][16] rastafarianoj,[17] sikoj,[18][19] luciferistoj[20], telemanoj, kaj aliaj.

Kelkaj indiĝenaj grupoj konservas ŝamanajn religiojn per buŝa tradicio. La plej konata estas la bribria religio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Murillo, Alvaro, "Encuesta CIEP-UCR evidencia a una Costa Rica estatista y menos religiosa", Semanario Universidad, 7-a de julio 2021. Kontrolita 8-a de julio de 2021.
  2. Diálogo interreligioso en Costa Rica, 25 de aŭgusto 2011
  3. Costa Rica, diversidad y confluencia cultural. Arkivita el la originalo je 19-a de aprilo 2014. Alirita 21-a de novembro 2013.
  4. International Religious Freedom Report 2008: Costa Rica. United States Bureau of Democracy, Human Rights and Labor (14-a de septembro 2007)
  5. Latinobarómetro 1995 - 2017: El Papa Francisco y la Religión en Chile y América Latina (hispane) (januaro 2018). Alirita 30 de aŭgusto 2018.
  6. Informe de Resultados de la Encuesta de Opinión Sociopolítica Realizada en Febrero de 2018 Arkivigite je 2020-11-07 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20201107195838) Publikigita 6-an de marto 2018
  7. Latinobarometro.
  8. Comunidades. Congreso Judío. Arkivita el la originalo je 7-a de septembro 2009. Alirita 31-a de decembro 2018.
  9. Johnson, Terrence. Buddhism in Costa Rica. The Costa Rican News (2012).
  10. Leff, Alex, "Ramadan off to quiet start in Costa Rica", The Tico Times, 2008. Kontrolita 17-a de decembro 2017.
  11. Alvarado, Laura. Diwali, Hindu Festival of Lights will be Celebrated in Costa Rica Oct.15. The Costa Rican Star (2017). Alirita 17-a de decembro 2017.
  12. Monteverde. Arkivita el la originalo je 1-a de junio 2016. Alirita 17-a de decembro 2017.
  13. "Navidad se vive diferente en hogares ticos no cristianos", La Nación, 25-a de decembro 2010. Kontrolita 1-a de januaro 2019.
  14. Religiones no cristianas en Costa Rica. PROLADES (2008). Arkivita el la originalo je 11-a de oktobro 2018. Alirita 17-a de decembro 2017.
  15. Muñoz Solano, Daniela, "Festival de la Alianza Pagana: ritos y tradiciones para derribar estereotipos", Semanario Universidad, 10-a de novembro 2015. Kontrolita 17-a de decembro 2017.
  16. Hernández A., Lysalex, "Disfrute del Festival de Paganos".
  17. Bezanilla, Alfonso, "El reducto rastafari de Costa Rica", La Tercera. Kontrolita 17-a de decembro 2017.
  18. KirtanXchange in Costa Rica. Sikh Dharma. Alirita 17-a de decembro 2017.
  19. Sikhs in Latin America: Travels Amongst the Sikh Diaspora – Review by Gurbachan Jandu. The Sikh Foundation. Arkivita el la originalo je 1-a de decembro 2017. Alirita 17-a de decembro 2017.
  20. Solís, Alessandro, "Religión a la carta: El luciferismo llega a Costa Rica", La Nación, 6-a de marto 2016. Kontrolita 6-a de marto 2016.