Relikva mevo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ichthyaetus relictus Lönnberg, 1931 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Relikva mevo (Ichthyaetus relictus) estas birdo el la ordo de ĥaradrioformaj kaj familio de laredoj. Oni kredis ĝin orienta raso de la Nigrakapa mevo ĝis 1971 kaj estis tradicie iam metita en la genron Larus. La nomo devenas el ties iama statuso kiel relikva specio.[1]
Ĝi estas malofte videbla en Ĵŭoŝuj-rivero norde de Gansu-provinco de Ĉinio. Oni povas observi ĝin ankaŭ ĉe iuj lagoj de Kazaĥlando kaj ĉe tiuj de la orienta parto de la Mongola Popola Respubliko.
Tiu palearktisa birdo aspekte tre similas al la brunkapa mevo. Tial dum longa tempo oni rigardis ĝin kiel varion de la brunkapa mevo aŭ kiel hibridon de ia fiŝmevo kaj brunkapa mevo. En la lastaj jaroj kelkaj zoologoj asertis, ke la relikva mevo estas nova specio. Ĝi diferencas de brunkapa mevo per tio, ke ĝi havas malhelbrunan kapon, klarajn okulmakulojn, dikan bekon kaj pli longajn tarsojn. Ĉu ĝi estas nova specio aŭ ne, ĝis nun ankoraŭ ne establiĝis iu absolute fidinda opinio.
Malmultas materialo pri relikva mevo. Kiam oni unuafoje trovis la birdojn, ili estis konstruantaj neston sur insulo 65 metrojn super la marnivelo kune kun alispecaj mevoj. En 1965 estis trovitaj ĉirkaŭ cent paroj da relikvaj mevoj en Zuduoli-lago. En 1968-1972 oni trovis 120 parojn da tiaj mevoj en Alakol-lago.[2]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ming Ma, Ying Chen, Kedeerhan Bayahen, Baowen Hu, Fei Li, Jiaqing Wu, Xiang Gao, Yu Mei, "Seasonal changes in the number of Relict Gull (Larus relictus) at Ebinur Lake, Western China", Journal of Arid Land, 2010, volume 2, number 2, pp 151−155, alirita la 2an de Majo, 2015
- ↑ Li, T., Guo, S., An, D., & Nametso, M. (2019). Study on water and salt balance of plateau salt marsh wetland based on time-space watershed analysis. Ecological Engineering, 138, 160–170. https://doi.org/10.1016/j.ecoleng.2019.07.027
|