Saltu al enhavo

René de Saussure

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el René de SAUSSURE)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri René de Saussure. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Saussure.


René de Saussure
Portreto de René de Saussure, antaŭ 1909
Portreto de René de Saussure, antaŭ 1909
Persona informo
Aliaj nomoj Antido
Naskiĝo 17-an de marto 1868 (1868-03-17)
en Ĝenevo
Morto 2-an de decembro 1943 (1943-12-02) (75-jaraĝa)
en Berno
Lingvoj francaEsperanto
Ŝtataneco Svislando Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo René de Saussure
Familio
Patro Henri de Saussure Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Ferdinand de Saussure, Léopold de Saussure (en) Traduki kaj Horace de Saussure (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Jean de Saussure (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo matematikisto
esperantologo
esperantisto
interlingvisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

René de SAUSSURE (naskiĝis en 1868 en Ĝenevo, mortis en decembro 1943 en Berno[1]) estis svisa esperantisto, profesia matematikisto kaj aŭtoro de gravaj verkoj pri Esperanto kaj interlingvistiko el lingvoscienca vidpunkto. Lia ĉefverko Fundamentaj Reguloj de la Vort-teorio en Esperanto analizis la logikon de Esperanta vortfarado, defendante Esperanton kontraŭ idistaj kritikoj. Grava estis lia principo de neceso kaj sufiĉo, per kiu li kontraŭstaris la kritikon de Louis Couturat, ke Esperanto ne kongruas kun la principo de renverseblo.

René de Saussure estis frato de Ferdinand de Saussure, fama kreinto de struktura lingvistiko. Eble pro lia influo, neŭtrala mencio pri Esperanto aperis en ties Kurso pri Ĝenerala Lingvistiko dum 1913.[2]

Li ankaŭ iĝis konsilanto por la International Auxiliary Language Association (IALA) aŭ Internacia Helplingvo-Asocio, la instanco pri lingva esplorado, kiu normigis kaj prezentis la lingvon Interlingua[3].

René de Saussure ankaŭ elpensis la monsistemon „spesmilo“ kaj en 1907 li proponis la adopton de spesmilo.

Planlingvoj

[redakti | redakti fonton]

En 1907, krom Antido, de Saussure konstruis multajn reformproponojn de Esperanto, aŭ Esperantidojn. Unu el la plej konataj de tiuj estas Nov-Esperanto de 1925.

Lingvo Kosmopolita (klasifiko 413.2 “1912” en Biblioteko Butler) estis proponata de René de Saussure en 1912 kiel reformo al siaj antaŭaj projektoj. Ŝanĝoj kompare kun Esperanto: esis anstataŭ estis, cienco anstataŭ scienco, interaltre anstataŭ interalie, ey anstataŭ kaj, ktp.

Esperanta karikatura bildkarto de René de Saussure pri la Spesmilo, ĉirkaŭ 1912

Specimeno de la 1912-a versio: I fari talon progreson la cienco sukcesis per la uzado di multan naturanan produktaton, nekonocitan da lan antikun; interaltre kaŭchuko ey gutaperko esis ey restas ankore un nun nedispenseblan por ol.

Li proponis Universal Esperanto en 1935, kaj kiel la lastan en lia longa serio de esperantido-proponoj, Esperanto 2 en 1937.

Averso de jubilea monero de 2018 (reverso).

Spesmilo, universala monunuo

[redakti | redakti fonton]

René de Saussure ankaŭ elpensis la monsistemon „spesmilo“ kaj en 1907 li proponis la adopton de spesmilo.

Jubilea monero 2018

[redakti | redakti fonton]

2018 aperis nova arĝenta monero aŭ medalo, Esperanto 100 Steloj, okaze de la 150-a naskiĝdatreveno de René de Saussure 2018. Ĝi estas pregita de la aŭstria monfarejo Münze Österreich, eldonkvanto 1000. Informoj: Walter Klag, esperanto [po-signo] chello [punkto] at

Konsilanto por IALA

[redakti | redakti fonton]

Li ankaŭ iĝis konsilanto por la  International Auxiliary Language Association (IALA) aŭ Internacia Helplingvo-Asocio, la instanco pri lingva esplorado kiu normigis kaj prezentis la lingvon Interlingua[3].

Lia traduko de la rakonto de Charles Ferdinand Ramuz, Aline, aperinta unue en 1911, estas reeldonita de Monda Asembleo Socia, rete 2006 kaj libre 2007.[4][5]

René de Saussure kaj Esperanto

[redakti | redakti fonton]
Subskribo, 1911, Antverpeno.

Li prenis sur sin la redaktadon de Internacia Scienca Revuo, sub kiu la gazeto bonege prosperis kaj pliampleksiĝis. Sed Saussure skribante sub pseŭdonimo Antido pli kaj pli uzis la gazeton por diskuti reformojn en Esperanto (vidu Lingwo Internaciona). En 1919 aŭ 1920 nova lingvo Antido jam estas preta, sed ankoraŭ en 1921 Saussure mem konsideris ĝin nur "dialekto" de Esperanto.

De li estis redaktita la revuo Lingvo Cosmopolita pri nova lingvo. La 1-an de septembro 1925, la jaro de nova Universala Kongreso en Ĝenevo, Saussure komunikis en cirkulero, ke li ĉesas nomi sin esperantisto, ke li forlasas la esperantan standardon kun verda stelo sur blanka fono kaj levas la standardon de Nov-Esperanto kun blanka stelo sur verda fono.

Antido estis lingvoprojekto pli proksima al "ortodoksa" Esperanto ol Ido. Li proponis ŝanĝon en ortografio kaj korelativa sistemo, foreston de akuzativo kaj kelkajn ŝanĝojn malpli gravajn en la vortprovizo. Pro tiu "herezo" li estis forigita el la Akademio de Esperanto kaj estis ankaŭ rifuzita de Idistoj kaj finfine restis izolita. Kelkaj homoj nun pensas, ke Saussure estis miskomprenata, ĉar lia Antida propono ne estis, de komence, "nova" lingvo kiel Ido, sed nur reforma propono al la Akademio.

Laŭ Enciklopedio de Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Saussure (sosür) René de (ps. Antido), franco svisa, univ. prof. Kelkajn jarojn Esperantisto, li kunlaboris al Tra la Mondo, La Revuo, Esperanto kaj Oficiala Gazeto, redaktoro de Internacia Scienca Revuo kaj de Svisa Espero. Li tradukis Aline de Ramuz, 1911, Adele Kamm de Seipel, 1914, La Devo de Naville, 1910.

Forlasinte Esperanton, li lanĉis la lingvo-projekton „Antido“, mezan solvon inter Esperanto kaj Ido, 1907. Poste aperigis la projekton „Esperantido“ (1917) kaj ankaŭ skizojn de aliaj lingvoprojektoj.

M. C. Butler skribis pri li en Encyclopædia Britannica (1927): „Prof. R. de Saussure, kredante ke kelkaj malpli gravaj trajtoj de Esperanto malhelpas propagandon, celas ilin elimini, sed samtempe konservi la esencajn kvalitojn de la lingvo. De 1907 ĝis nun serio de eksperimentaj projektoj fluadas el lia lingvo-laboratorio: Antido I, Antido II, Lingvo Kosmopolita, Esperantido, kaj fine Nov-Esperanto (1925). Lia sinteno de scienca sendependeco kaj esploremo, tamen, estas „voĉo krianta en la dezerto“.

Noto de M. C. B. Kiam venis la Idista krizo, la E-ista mondo sentis la falsecon de la Idista argumento, sed ne povis ĝin rebati. En serio da brilaj monografoj S. defendis Esperanton kontraŭ Idistaj atakoj. Ĉiu posta verkisto aŭ instruisto ŝuldas al Saussure.

Citaĵo
 Saussure, – la pura, klara Mens',

La projektinto, projektonto,
Trabrilis, kvazaŭ lumofonto

La vortstrukturon lia Lens'. 
— Kolomano Kalocsay, Rimportretoj
Matematiko
  • La geometia folietaro. Eld. Presejo Albert Kundig, Ĝenevo, 1909? (18x27), 36 paĝoj.
Esperanta lingvistiko
Citaĵo
 Tiuj broŝuroj estas la unua verko en kiu troviĝas plena kaj pure logika

la vortfarado en Esperanto. Ĝi estas fondita sur la jenaj, principoj:

1-e) ĉiu Esperanta vorto estas aparta konstruaĵo starigita konforme al du principoj (principo de neceso kaj principo de sufiĉo) laŭ kiuj la senco de iu ajn vorto dependas de ĉio entenata en la diversaj partoj de Tvorto kaj nur de tio;

2-e) la finiĝoj o, a, i, e, estas ne nur gramatikaj, sed ili entenas ideojn tute same kiel sufiksoj: o enhavas ideon de estulo (ento viva) aŭ de estaĵo (ento neviva), a enhavas ideon kvalitan, i enhavas ideon de fari agon aŭ esti en la stado, e enhavas ideon de laŭ maniero

3-e) el tio rezultas la fundamentaj egalaĵoj:
a=ec, o=ul/aĵ, i=ad

[4]-e) la Verbo kaj la Adjektivo havas rolon perfekte simetriajn rilate al Substantivo. Oni nur komparu: frat, frata, frateco (frateo) kun kron, kroni, kronado (kronio) .

5e) ĉiuj vortradikoj kaj sufiksoj estas klasitaj laŭ la gramatika ideo entenata, en ĉiu el li: radiko hom ekzemple estas substantiva, ĉar ĝi entenas ideon ul (persono), radiko grand estas adjektiva kaj entenas ideon ec , radiko skrib estas verba kaj entenas ideon ad; same sufiksoj ist, an, estr, in enhavas ideon ul, sufiksoj ind, em, eg ktp. enhavas ideon ec, ktp.;

6-e) por konstati ĉu vorto estas bone konstruita, oni skibu ĉiu parto de l'vorto la kunrespondan gramatikan ideon, ekz:

trink—em —ec —o
ad ec ec aĵ

Oni Vidas tuj ke la ideo ec estas nenecese, esprimita dufoje; sufiĉas do diri trinkemo.

Resume la broŝuro de Antido montras klare kiom eraris la reformemuloj, kiuj pretendis ke Esperanto ne nur posedas logikan sistemon de vortfarado. Esperanto ne nur posedas tian sistemon sed (gravega fakto) ĝi estas la sola sistemo en kiu la senco de la vortoj dependas nur de la vorto mem kaj neniel de arbitraj reguloj pri derivado.

Ni do tre rekomendas flegadon de tiu broŝuro ne nur al Esperantistoj sed al ĉiuj amikoj de lingvo internacia. 
— Brazila Esperantisto 1910_j03_n04_okt.
Citaĵo
 Mi ne scias, ĉu mi estas libera malkaŝi la veran nomon de la aŭtoro, sed multaj jam ĝin scias. “Unue aperinte en Scienca Revuo, ĝi nun. aperas en aparta formo kiel “ propono al la Akademio Esperantista.” Kvankam ĝi enhavas la vortojn: “L' Akademio opinias..,” “L' Akademio do rekomendas..,” ” La Akademio rekonas...,” la leganto tamen devas memori, ke la Akademio ankoraŭ ne esprimis sian opinion pri la proponitaj demandoj, ankoraŭ. ankaŭ ne faris la diritajn rekomendojn kaj eble neniam tiel faros. Ĝi estas em la nuno simpla propono de talenta samideano. Kiel tia, ĝi meritas la plej seriozam atenton ĉe ĉiuj, kiuj efektive deziras funde koniĝi kun la filozofio de ĝusta sinesprimado. Mi bone memoras, ke, ĉe mia unua koniĝo kun Esperanto, la lingvo ŝajnis al mi tro riĉa, rilate afiksojn, por praktika uzado. Kompreneble, la legado de bonaj tekstoj baidaŭ dispelis tiun eraran antaŭsenton; ĝi tamen lasis post si senton de toleremo por tiuj, kiuj malfacile laboras en la supozo, ke ili devas ĉiuokaze konstrui Esperantan vorton, kiu severe prezentos ĉiujn leksikonajn nuancojn de la tradukota vorto. Tia supozo kondukas al la trouzado de la rimedoj de vortokunmetado, kaj ĝuste kontraŭ tia trouzado: la aŭtoro admonas nin, koncize kaj klare proponante al ni rimedojn por analizi niajn vortojn kaj kontroli ilian sufiĉecon. Al kelkaj legantoj, precipe al tiuj, kiuj ne havas la paciencon tralegi ĝis la fino, ŝajnos, ke Antido proponas al ni la kolosan laboron analizi laŭ matematika procedo ĉiun nian vorton antaŭ ol ĝin paroli. Se tiel ni devus fari, ni egale devus skribi

iĥabod sur nia pordego. Sed ne! La kutimo de konscia rezonado, unufoje starigita, tendencas plimaloftigi la jam maloftajn okazojn, kiam la severa analizo estas bezona. Jen kion bone diras Antido mem: “En la plej multaj okazoj la simpla instinkto sufiĉas; kaj kiam la instinkto eraras, ĝi eraras en la bona direkto.” Por tiuj, kiuj emas “ kapti la bastonon je la malĝusta fino,” eble estas necese atentigi pri tio, ke Antido tute ne falas en la eraron pretendi, ke tiu aŭ alia radikvorto povas esti mem substantivo, aŭ verbo, aŭ adjektivo. Radikvorto estas aparta parolparto, kia ĉe la plimulto de niaj lingvoj ne havas apartan ekziston, ĝi'do ne estas rekte

tradukebla per nacia vorto, sed devas esti klarigita per nacia vorto pli-malpli ĝuste respondanta je kunmetita vorto entenanta la radikon. Por difini la signifon de ia radikvorto, estas necese, parolante geometrie, lokigi du punktojn, por doni ne sole gian situacion sed ankaŭ ĝian direkton. Eksciinte, ekzemple, ke star' respondas al la angla “stand,” mi bezonas ankoraŭ scii ĝian uzmanieron. La angla “ stand” signifas : stari, starigi, stazo, stareja, starigilo, domo kun startegmento, ekstasi, stareja; ktp. kaj tuj kiam mi scias unu el tiuj ĉi.vortoj, mi jam scias la ceterajn, sed ĝis tiam mi ne konas mian direkton, mi povas funde koni la radikvorton, tamen ne povante ĝin uzi. Estas tiu bezono de direkta punkto, kiu kondukas niajn samideanojn prediki kvazaŭ la radiko mem estus verbo, substantivo, aŭ adjektivo. La fakto estas, ke ĉe tiu aŭ alia radiko la plej evidenta direkta punkto estas liverata jen de tiu, jen de alia parolparto. 
— A.E. W. La Brita Esperantisto - Numero 071, Novembro (1910)

Pri Adèle Kamm

Citaĵo
 Tiu conata (sic) libro de la eminenta Genevana aŭtoro Paul Seippel jam havis du eldonojn en frança lingvo: la germana traduco (sic) aperis antaŭnelonge che A. Francke, libristo en Bern. Nun aperas bonega traduco Esperanta de Profesoro R. de Saussure.

Estas ja neneçese atentigi pri la alta morala valoro de tiu libro, char ĝi estis jam reçenzitacn multaj en- caj (sic) exterlandaj (sic) gazetoj caj jam havis grandan nombron da legantoj. Nin interesas plej multe, ce (sic) la Esperantan traducon prizorgis tiel eminenta caj pro siaj laboroj pri caj en Esperanto plej bone conata persono. Pro tio estas tiu traduco vere brila faro, ne nur conçerne (sic) la fidelan reproduction de la frança originalo, sed ancaŭ rilate al la lingva perfecteço. La stilo estas flua caj parte eĉ eleganta, tiel ce la libro estas legebla, cvazaŭ la traducinto estus servinta en sia gepatra lingvo. Al chiuj amicoj de la mondlingvo Esperanto ni varme recomandas tiun libron.

Tiu reçenso estas skribita per la alfabeto, ĉiun la traducinto uzis. Oni do constatos, ce la proponitaj shanghoj estas negravaj, caj ce chiu esperantisto tuj caj sen ia peno povas legi la sensupersignan vercon (i) 
— J. Schmid., Belga Esperantisto n068 (jun 1914)

Pri Ascendo al Monto-Blanka en 1787'

Citaĵo
 Kun tiu ĉi interesa historio oni jam konatiĝis sur la paĝoj de Teknika Revuo. Esceptinte la kutiman aron da bedaŭrindaj Antidaĵoj kaj nenecesaj novaj vortoj la traduko estas bonega kaj espereble ricevos multe da legantoj. Interese estas kompari tiun ĉi unuan supreniron al la montego kun tiu cent jarojn pli poste rakontita en la verko de Leon Huot-Sordot, “ En la Lando de la Blanka Monto,” kiun ni havas en la Esperanta traduko de D-ro Noël. 
— La Brita Esperantisto - Numero 171, Marto (1919)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. “Niaj mortintoj 1939–1945”, en Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 6.
  2. The other Saussure. Artikolo de Javier Alcalde en Babel 16: 22-24, 2016.
  3. 3,0 3,1 (en) Esterhill, Frank, Interlingua Institute: A History. New York: Interlingua Institute, 2000.
  4. http://mas-eo.org/spip.php?article375 Arkivigite je 2017-12-01 per la retarkivo Wayback Machine (legita novembre 2017)
  5. Aline de Ramuz, tradukita de Saussure (legita novembre 2017; la vikipedia teksto antaŭe diris "rete reeldonita en junio 2006")

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Davide Astori, Eseo pri René de Saussure, en: Literatura Foiro n-ro 295, oktobro 2018
  • Davide Astori: La fratoj Ferdinand kaj René de Saussure kaj la naskiĝo de la moderna interlingvistiko. En la kunteksto de la ĝenerala intereso por planlingvoj inter lingvistoj de la fino de la 19a jarcento kaj komenco de la 20a, studo pri la sinteno al Esperanto de René de Saussure, nome frato de la fama lingvisto Ferdinand de Saussure, kaj de tiu mem, kiu profitis el la informoj pri Esperanto devenaj el sia frato. Beletra Almanako (33), oktobro 2018. pp. 99-110.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Trovu « René de Saussure » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»