Saltu al enhavo

Renegato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Renegato (el la latinaj vorteroj re "re-, denove" kaj negare "nei") laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel Plena Ilustrita Vortaro estas[1] homo, kiu forlasis siajn religiajn aŭ politikajn opiniojn kaj akceptis aliajn. Speciala kazo (kaj la unua, origina uzo de la vorto) estas kristano, kiu konvertiĝis al islamo, sed poste la vorto ampleksiĝis ankaŭ al aliaj ŝanĝoj de religioj, kaj fine ankaŭ al aliaj kredoj kaj politikaj opinioj. Laŭ ofta uzo de la vorto, unu sama homo estas «renegato» por tiuj, kies kredon li forlasis, kaj «konvertito» por tiuj, kies kredon li alprenis, kvankam pri diferencigo inter la vortoj «renegato» kaj «konvertito» ankaŭ ekzistas alia difino, kiu sekvos.

Do temas origine pri defalinto de religio, nuntempe ankaŭ ĝeneraligite defalinto de kredoj aŭ valoroj (en religio, arto, mondrigardo/mondkoncepto).[2] En pure religia kunteksto, responda persono ankaŭ estas referita kiel apostato.[3] Laŭ nuntempaj difinoj pri la germana lingvo, male al la konvertito, nek la renegato nek la apostato bezonas firme moviĝi al nova sistemo, simple sufiĉas ne plu esti firma membro aŭ adepto de la malnova kredo aŭ opiniaro.[4]

La renegato estas seniluziigita de la sistemo de kiu li forturnis sin aŭ, retrospektive, sentiĝas uzita aŭ perfidita de ĝi. Li kutime vidas sin kiel speco de rezista batalanto kiu malakceptas la dominan potencon de la politika aŭ ekonomia sistemo kaj malakceptas la kredojn kiujn ĝi trudas. En iuj kazoj, li poste praktikas aktivan reziston.

Post la Forpelo de la moriskoj el Hispanio ĉirkaŭ 1620, nome de tiuj kiuj estis unue teorie trudkonvertitaj al kristanismo kaj finfine forpelitaj el la lando, multaj el tiuj "rekonvertiĝis" al islamo kaj konvertiĝis en piratoj kontraŭ la sudaj kaj orientaj marbordoj de Hispanio aŭ en aliaj teritorioj de la Otomana Imperio kontraŭ kristanaj regnoj.

Strikta aplikado de Korano absolute malpermesas renegati.

Diversaj tipoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]