Rennesøy ĝis la fino de 2019 estis komunumo de Norvegio. Ĝia administra sidejo estis la vilaĝo Vikevåg. La komunumon formis ok pli grandaj insuloj: Rennesøy, Mosterøy, Bru, Fjøløy, Klosterøy, Vestre Åmøy, Sokn kaj Brimse. Ekzistis ankaŭ kelkaj malgrandaj insuloj kiel ekzemple Fjøløya. La insuloj apartenas, kaj tiel ankaŭ la tiama komunumo apartenis, al la provinco Rogaland kaj al la tradicia pejzaĝo Ryfylke. Laŭ la stato de 2016 en la komunumo vivis 4 856 loĝantoj sur areo de 65,51 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 74 loĝantoj/km². La teritorio havis komunan limon kun Stavanger, Randaberg, Kvitsøy, Finnøy kaj Bokn. Komence de 2020 ĝi estis kunigita kun Stavanger.