Reschenpasejo
Aspekto
Reschen - Resia | |||
---|---|---|---|
montpasejo • border crossing | |||
Alteco | 1507 m | ||
Geografia situo | 46° 51′ N, 10° 30′ O (mapo)46.84583310.506111Koordinatoj: 46° 51′ N, 10° 30′ O (mapo) | ||
| |||
Lando | Italio | ||
Montaro | Alpoj | ||
Akvodislimo inter | |||
Ligas | Nauders ( Aŭstrio) | ||
Infrastrukturo | |||
Reschenpasejo (germane: Reschenpass [REŜNpas], itale: Resia [REsia]) estas montpasejo en Italio, apud la landlimo de Aŭstrio kaj Italio. Ĝi kunligas la federacian landon Tirolo ("norda Tirolo") kun la pliparte germanlingva aŭtonoma provinco Sudtirolo de Italio - historie kaj kulture ambaŭ partoj apartenas al sama regiono Tirolo. Laŭ aera distanco la plej proksima punkto de Svislando, la monto Piz Lad de Grizono, foras malpli ol 3 kilometrojn, kvankam la faktaj vojoj tien pro la monteca reliefo signife pli longas.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- lago Reschensee