Saltu al enhavo

Aŭgusta driolimno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Reunia ralo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aŭgusta driolimno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Driolimnoj Dryolimnas
Specio: Aŭgusta driolimno

D. augusti

Dryolimnas augusti
Mourer-Chauviré, Bour, Ribes & Moutou, 1999
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Aŭgusta driolimno (laŭ la latina scienca nomo Dryolimnas augusti, sed ankaŭ Reunia ralo) estis akvobirdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj, nuntempe formortinta. Ĝi estis endemio de Maskarena insulo Reunio. La scienca nomo rememoras la francan poeton Auguste de Villèle (1858-1943) kies intereso en la historio de Reunio kaj gastigemo ebligis ke nombraj natursciencistoj malkovru kaj esploru la grotojn de Reunio.

La aspekto de la ostoj identigas tiun insulan ralon kiel proksima parenco de la Kuviera driolimno kaj de la Aldabra ralo. La granda kaj fortika tarsometatarso montras, ke ĝi eble estis la granda konata taksono ene de la genro Dryolimnas.