Saltu al enhavo

Ri Myung Hun

El Vikipedio, la libera enciklopedio

RI Myung Hun (naskiĝis la 14-an de septembro, 1967) estis centrulo en la nacia korbopilka teamo de la Popola Demokratia Respubliko de Koreio. Li estis konata ankaŭ kiel Michael Ri, post lia favorata korbopilka ludisto, Michael Jordan. Iam oni deklaris lin la plej alta vivanta homo en la mondo, lia alto estas la impona 2,35 m. Li volis ludi en la NBA en la 1990-aj jaroj, sed la politiko neebligis tion. La usona leĝaro nomita Trading With the Enemy Act (Leĝo pri komercado kun la malamiko) malpermesis komercadon kun Nord-Koreio. La Ŝtata Departemento de Usono permesis Ri labori, ludi en la lando en 2000 kun la ĉefkondiĉo, ke neniu el la salajro de Ri povus esti resendita al Nord-Koreio. Nord-koreaj oficistoj respondis per rifuzo doni permeson al Ri. Ri estis permesita fari intervjuon kun Mike Chinoy de CNN en kiu li estis citita kiel dirata "Mi estas granda homo. Mi deziras testi mian kapablon. Min ne interesaa mono aŭ politiko. Kiel sportulo, mi ĵus volas provi." Poste, Ri diris ke li estis kontenta resti ludante korbopilkon en la "sino" de nordkorea supera gvidanto Kim Jong-il. En ludo inter miksitaj teamoj de ludantoj de Nord-Koreio kaj Sud-Koreio, Ri gajnis 26 poentojn en 21 minutoj, kvankam lia "dankiol"-flanko (solidareco) perdis 141-138.

La 28-an de decembro 2011, nordkorea televido montris filmon pri entombigo de Kim Jong-il, en kiu nekutime alta persono estis vidita en la homamaso. La persono estis konjektita esti Ri Myung Hun.