Saltu al enhavo

Ribadavia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ribadavia (stacidomo).
Ribadavia
municipo de Galegio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 32400
Demografio
Loĝantaro 4 973  (2023) [+]
Loĝdenso 197 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 17′ N, 8° 9′ U (mapo)42.287777777778-8.1425Koordinatoj: 42° 17′ N, 8° 9′ U (mapo) [+]
Alto 95 m [+]
Areo 25,2 km² (2 520 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ribadavia (Provinco Oŭrenso)
Ribadavia (Provinco Oŭrenso)
DEC
Situo de Ribadavia
Ribadavia (Hispanio)
Ribadavia (Hispanio)
DEC
Situo de Ribadavia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ribadavia [+]
vdr

Ribadavia estas hispana municipo situanta en la okcidento de la provinco Oŭrenso, en Galegio, kaj apartenanta al la komarko Ribeiro. Ĝi estas la sidejo de juĝa distrikto n-ro 2 de la provinco Oŭrenso.

Ĝi havas populacion de 4 973 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La etimologio de la loknomo signifas "borde de la rivero Avia", en antaŭromia versio abobriga aŭ latina Rippa Avie.

Kastelo de Rivadavia.

En la 12-a jarcento, ekis demografia kaj ekonomia disvolviĝo de la urbo, helpita de la povo de monaĥejoj Sankta Klodjo, Sankta Maria de Melón kaj Osera kaj la povo de la sidejo de la Ordeno de Malto en Beade, unuigita al la produktado kaj komercigo de la vino Ribeiro. La monaĥoj realigis kontraktojn kun malgrandaj terposedantoj de la bordoj de la rivero Minjo por establi bienojn kaj priorlandojn dediĉitajn al la vitokultivado, dum propagandis la bonkvaliton de la loka vino. Tiukadre prosperis en la urbo komunumo de judoj grupigita ĉirkaŭ la nomita Porta Nova (nova pordego), altirita de interesaj ebloj por negocoj. La juda loĝantaro atingis altan densecon en Ribadavia kaj oni supozas, ke ili ludis gravan rolon en la eksportado de la vinproduktado pro siaj kontaktoj en norda Eŭropo. Krom komercistoj, ili plenumis kiel metiartianoj kiel forĝistoj, vestofaristoj, ŝuistoj ktp. La Juda Kvartalo estis deklarita nacia monumento kaj ankoraŭ konservas siajn mezepokajn trajtojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]