Ribelo de Krakovo (1944)
La Ribelo de Krakovo estis planita sed neniam realigita ribelo fare de la Pola Rezistado kontraŭ la germana okupacio de la urbo Krakovo dum la Dua Mondmilito.
La somero de 1944 estis agita momento por la Pola Enlanda Armeo (Armia Krajowa) – nome plej granda sekreta organizo de la German-okupita Pollando. La Ruĝa Armeo estis klare pelante la Wehrmacht reen okcidenten, kaj la stabanaro de AK decidis lanĉi la Operacon Tempeston (Plano Burza): nome serio de lokaj ribeloj, kies celoj estis kapti la kontrolon de urboj kaj areoj kie la germanaj fortoj estis preparante siajn defendojn kontraŭ la soveta Ruĝa Armeo, por ke la polaj sekretaj civilaj aŭtoritatoj povu enpoviĝi antaŭ la alveno de la sovetoj. En diversaj urboj tiaj ribeloj okazis, sed ne en Krakovo. Oni indikis diversajn tialojn, inter kiuj manko de armiloj, forta germana soldataro ĉar Krakocvo estis ĉefurbo de la Ĝenerala Gubernio, momenta halto de la Ruĝa Armeo, ostaĝigo de junuloj fare de la Gestapo kaj opozicio de la episkopo.