Ricardo Senabre
Aspekto
Ricardo Senabre | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ricardo Senabre Sempere | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1936 en Alcoi | ||||
Morto | 5-an de februaro 2015 (78-jaraĝa) en Alakanto | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Salamanko vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | universitata instruisto literatursciencisto verkisto literaturkritikisto man of letters (en) vd | ||||
Laborkampo | Literatura kritiko, literaturscienco kaj Spanish philology (en) vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ricardo SENABRE Sempere (Alcoy, 1937 - Alikanto, 5a de februaro 2015) estis hispana universitata profesoro kaj literaturkritikisto. Li estis fakulo pri la verkaro de José Ortega y Gasset kaj Miguel de Unamuno, kaj kombinis studojn pri klasika kaj nuntempa literaturoj.
Biografio kaj kariero
[redakti | redakti fonton]Li gradiĝis kaj doktoriĝis en la Universitato de Salamanko per disertacio pri lingvaĵo kaj stilo de Ortega y Gasset. Li estis profesoro en la Universitatoj de Salamanko,[1] Granado kaj ĉefe en la Universitato de Ekstremaduro, en kies Fakultato de Filozofio kaj Beletroj li estis dekano.[2] Li estis grava preleganto kaj aŭtoro de pli ol 150 universitataj studoj, kaj estis prestiĝa literaturkritikisto en diversaj medioj, ĉefe en la kulturaj suplementoj de ABC kaj El Mundo.[3]
Kelkaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Lengua y estilo de Ortega y Gasset (1964), doktoriga disertacio.
- La poesía de Rafael Alberti (1977).
- Tres estudios sobre Fray Luis de León (1978).
- Gracián y "El Criticón" (1979).
- Introducción a la poesía de Eugenio Frutos (1982).
- Literatura y público (1987).
- Escritores de Extremadura (1988).
- Antonio Machado y Juan Ramón Jiménez: poetas del siglo XX (1991).
- Capítulos de historia de la lengua literaria (1998).
- Estudios sobre Fray Luis de León (1998).
- El retrato literario: antología (1998).
- Claves de la poesía contemporánea: de Bécquer a Brines (1999).
- Laberintos de papel: Jorge Luis Borges e Italo Calvino en le era digital, kunlabore kun E. Santos Unamuno (2002).
- Metáfora y novela (2005).
- Aproximación a la obra lingüística de Menéndez Pidal, kunlabore kun Francisco Abad Nebot (2008).
- El lector desprevenido (2015).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ «El profesor Senabre», Ascensión Rivas, en la revuo El Cultural, 20/02/2015.
- ↑ Juan Domingo Fernández Muere Ricardo Senabre, primer decano de Filosofía y Letras de Cáceres Hoy, 6a de februaro 2015, alirita la 17an de septembro 2024.
- ↑ «Dialnet.com, Universidad de la Rioja». alirita la 17an de septembro 2024.