Richard Adelbert Lipsius
Richard Adelbert LIPSIUS (naskiĝinta la 14-an de februaro 1830 en Gera, mortinta la 19-an de aŭgusto 1892 en Jena) estis germana teologo kaj historiisto. Edzigis lin Laura Parchwitz; ilia filo estis la filozofo Friedrich Reinhard Lipsius.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Lipsius, post frekvento de Thomas-lernejo Lepsiko, studis Lepsike teologion inter 1848 kaj 1851, i.a. ĉe la bibli-fakulo Georg Benedict Winer kaj la dogmatika esploristo Karl Theodor Albert Liebner. Influegis lin ankaŭ la spekula teismo de la filozofo Christian Hermann Weiße. Post doktoriĝo post defendo de la tezo Die paulinische Rechtfertigungslehre (1853, kun antaŭparolo de Liebner) kaj ricevo de licencio pri teologio, li habilitiĝis en 1855 Lepsike esplorinte la unuan leteron klementan. En 1859 Lipsius nomumiĝis eksterorda profesoro kaj inter 1861 kaj 1865 li orde profesoris pri dogmatiko je Vieno. Sekvis ses jaroj pri sistema teologio en Kilo. En 1871 sekvis li vokiĝon docentadi pri la Nova Testamento kaj sistema teologio ĉe la universitato de Jena. La sekvintajn jardekojn la ideoj de Lipsius ja stampis la tiukatedran teologion. Kun siaj altlernejaj kolegoj li eldonis de 1875 la periodaĵon "Jahrbücher für protestantische Theologie", de 1886 krome "Theologischer Jahresbericht" (ĉi-lastan fondis en 1881 lia disĉiplo Bernhard Pünjer).
Graveco
[redakti | redakti fonton]Lipsius plenumis ekleziajn taskojn kaj vigle partoprenis eklezipolitikajn debatojn. Dum sia kila tempo li estiĝis – ĉefe pro la okupiĝo pri la luterana konfesi-ismo laŭ ideoj de episkopo W. H. Koopman - porparolanto de libera protestantismo. La tiam naskiĝintaj eseoj aperis kolektite en 1871 s.t. Glaube und Lehre. Theologische Streitschriften. Lipsius kunfondis la ligon Evangelischer Bund (1886) kaj la liberalan misiad-societon Allgemeiner ev.-prot. Missionsverein (1884). Fakulmonde furoris dekomence liaj esploroj pri la Nova Testamento kaj la historio de la frua eklezio; ege grravis liaj laboraĵoj pri la apokrifaj apostolaj rakontoj. Kelkaj ŝtatis ankaŭ liajn publicitaĵojn religifilozofiajn kaj dogmatikajn. Lia sistem-teologia ĉefverko titoliĝas Lehrbuch der ev.-prot. Dogmatik (1876). Apud sia amiko Alois Emanuel Biedermann kaj Otto Pfleiderer li sekvis linion de teologion bazitan tiel sur religifilozio sur historio: ili provis gardi la heredon de Hegelo kaj Friedrich Schleiermacher sub kondiĉoj de akceptita historia kritiko. Je la fino de la 19-a jarcento, la efiko de liaj ideoj baldaŭ malgraviĝis ĉar prezentis sin novaj konceptoj (ekz. de Albrecht Ritschl.
Anis Lipsius ĉe la Societo pri Turingia Historio.
Aliaj verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Die apokryphen Apostelgeschichten und Apostellegenden, 1883 ss.
- Philosophie und Religion, 1885
- Die Hauptpunkte der christlichen Glaubenslehre, 1889
- Luthers Lehre von der Buße, 1892
- Glauben und Wissen. Ausgewählte Vorträge und Aufsätze, 1897
Fonto
[redakti | redakti fonton]Birkner, Hans-Joachim: "Lipsius, Richard Adelbert" - ce:Neue Deutsche Biographie 14 (1985), p. 676