Richard Griffiths
Richard Griffiths | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 31-an de julio 1947 en Thornaby-on-Tees | ||||
Morto | 28-an de marto 2013 (65-jaraĝa) en University Hospital Coventry | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Kirurgiaj komplikaĵoj vd | ||||
Tombo | Church of St Mary (en) vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Manĉestra Metropola Universitato Manchester School of Theatre (en) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Heather Gibson (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | voĉaktoro filmaktoro teatra aktoro televida aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1974–2013 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | filmoserio Harry Potter vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Richard GRIFFITHS, OBE (naskita la 31-an de julio 1947 en Thornaby-on-Tees, Nordorienta Anglio - mortis la 28-an de marto 2013 en Coventry, Okcidentaj Mezlandoj) estis brita teatra, kino- kaj televidaktoro. Lia plej fama rolo estas tiu de Vernon Dursley en la Harry Potter filmoj [1][2].
Vivo
[redakti | redakti fonton]Ambaŭ gepatroj estis surdaj, do Griffiths lernis gestlingvon kreskante por komuniki kun ili. Li ankaŭ evoluigis orelon por dialektoj, kio gajnis al li plurajn etnajn rolojn. Dum sia infanaĝo li provis forkuri de hejmo plurfoje. Griffiths forlasis lernejon kiam li estis dek kvin, kaj li laboris por tempeto kiel domzorgisto, ĝis lia estro persvadis lin por komenci lernejon denove. Li decidis preni dramklasojn en Stockton & Billingham College, decido kiu ŝanĝis lian vivon eterne.
Post diplomiĝado, Griffiths ricevis laboron ĉe BBC-Radio. Li ankaŭ laboris en malgrandaj teatroj, kaj kiel aktoro kaj manaĝero. Li gajnis fruan reputacion kiel ŝekspira "klaŭno", kaj portretis kaj Henry VIII kaj plurajn aliajn karakterojn en amuzaj manieroj ĉe la Royal Shakespeare Company.
Li ekloĝis en Manĉestro kaj komencis ricevi plurajn gravajn ĉefrolojn en teatraĵoj. Li komencis aktori en televido kaj tiam havis sian grandan filman sukceson en It Shouldn't Happen to a Vet (1975).
En 2008, Griffiths estis nomumita Oficiro (OBE) de la Ordeno de Brita Imperio por siaj servoj al la teatraj artoj.
Filmaro
[redakti | redakti fonton]
|
Televido[redakti | redakti fonton]
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Topping, Alexandra, "Richard Griffiths, uncle to Withnail and Harry Potter, dies aged 65", 29 March 2013.
- ↑ "Potter and Withnail actor Richard Griffiths dies", 29 March 2013.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Richard Griffiths ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Richard Griffiths ĉe Internet Broadway Database (angle)
- Aktoroj pri Prezentado – Laboranta en la Teatra Seminario video ĉe American Theatre Wing.org, aprilo 2006