Ĝermolisto de estonaj esperantistoj
Enhavo: | A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z |
B[redakti | redakti fonton]
Karl Brauer[redakti | redakti fonton]
Karl BRAUER estis germana balto en Estonio, profesie unue estis instruisto kaj en 1934 funkciis kiel supera impostinspektoro en Talino. Esperantisto ekde la jaro 1928, li estis estrarano de Esperanto-Asocio de Estonio (EAE) kaj de la Esperanta Turista Komisiono (ETK) centre aganta en Svedio.
E[redakti | redakti fonton]
Veronika Eksta[redakti | redakti fonton]
Veronika Eksta, oficistino, estis esperantistino en Estono en la unua duono de 20-a jarcento. Ŝi venkis la titolon "Miss Esperanto" en la UK 1929.
J[redakti | redakti fonton]
Richard Jiik[redakti | redakti fonton]
Richard JIIK estis estona kemiisto kaj esperantisto, naskiĝinta la 14-an de marto 1905 en Talino. Li estis estrarano de Esperanto-Asocio de Estonio (EAE), fondita en 1922, poste multajn jarojn funkciis kiel redaktoro de la bulteno Informoj de EAE, estis kunlaboranto de la landa Esperanto-Instituto kaj de granda Esperanto-Estona Vortaro.
K[redakti | redakti fonton]
Linda Köst[redakti | redakti fonton]
Linda KÖST (naskiĝis en 1933, mortis en 1987) estis UEA-fakdelegito en Talino, Estonio, tiam ankoraŭ parto de Sovetunio.
Karl Kultman[redakti | redakti fonton]
Karl KULTMAN estis estona bankoficisto kaj esperantisto, kiu naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1890 en Puhkovo. Li esperantiĝis en 1917, gvidis multajn lingvokursojn kaj estis prezidanto de la Narva Esperanto-Unuiĝo ekde proksimume 1927.
M[redakti | redakti fonton]
Ants Mikk[redakti | redakti fonton]
Ants MIKK (naskiĝis en 1921, mortis la 2-an de oktobro 1980) estis multjara UEA-delegito kaj fakdelegito en Viljandi (Estonio). Li longe aktivis en sia regiono kiel kursgvidanto.
N[redakti | redakti fonton]
O[redakti | redakti fonton]
Bernardo Ojasono[redakti | redakti fonton]
Bernardo Ojasono estis estona esperantisto en Tallinn en la unua duono de 20-a jarcento.
Verko
- Fragmentoj. Eld. la aŭtoro, Tallinn, 1938.
|