Richard Wiesel
Wilhelm Emil Richard WIESEL (naskiĝinta la 23-an de februaro 1864 en Langewiesen, mortinta la 16-an de novembro 1943 en Würzburg) estis germana kuracisto kaj posedanto de sanatorio en Ilmenau. En 1897 edzinigis li Mathilde Kossack; kun ŝi li havis filinon.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de komercisto li frekventis la gimnazion en Vajmaro kaj poste en Eisenach kie li trapasis la abiturientan ekzamenon en 1886. Dum la vintra semestro 1886/87 ekstudentis li en Erlangen kaj aniĝis ĉe la studenta korporacio Turnerschaft Borussia Berlin. En la somera semestro 1888 li troviĝis en Munkeno, la sekvantajn semestrojn en Berlino kaj Göttingen. Studento en Jena fariĝis li ekde la somera semestro 1890 kie li doktoriĝis pri medicino en 1891 kaj ekzameniĝis ŝtate jaron pli malfrue.
Jam de 1891 laboris li kiel voluntulo en ginekologia kliniko de Vroclavo; en 1892 li fariĝis ĝenerala kuracisto en Kaselo, poste en Radeburg. En 1892 li ekloĝis en Katzhütte.[1]
Transprenis Wiesel en 1891 la sanatorion Sanitätsrat Dr. Prellers Kur- und Wasserheilanstalt en Ilmenau kiun li ĝis la 1930-aj jaroj tenadis sub la nova nomo Sanatorium Dr. Wiesel. Malgraŭ malkreskanta graveco de banoterapio li daŭrigis tiajn kuracmetodojn. Antaŭ la Unua mondmilito li engaĝiĝis en la balneologia sekcio de la porkuraclokaj laborrondoj.[2] Pro kora malsufiĉeco oni sendis lin for de la armeo dum li estis tie volontulo kun kontrakto de unu jaro.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Die extrauterine Schwangerschaft und ihre operative Behandlung, beleuchtet vom Standpunkte der einschlägigen neueren Literatur. Disertacio. Verlag Neuenbahn, Jena 1891.
- Ein Fall von ausgedehnter Röntgenverbrennung der Brust- und Oberbauchgegend. Ĉe: Fortschritte auf dem Gebiete der Röntgenstrahlen. Band 16, Heft 4. Verlag Gräfe & Sillem, Hamburg 1909, p. 245.
- Zur Kasuistik der Nephrolithiasis. Ĉe: Archiv für physikalische Medizin und medizinische Technik. Nebst Beiblatt Fortschritte und Neuheiten der physikalisch-chemischen und photographischen Industrie in ihrer Anwendung auf das Gesamtgebiet der praktischen Medizin. Band 1. Verlag Nemnich, Leipzig 1906, p. 107.
Literatur
[redakti | redakti fonton]- Reinhard Döring: Die Ilmenauer Promenaden. Auf den Spuren alter Gedenkstätten und Ruheplätze. Mit einer Abhandlung über die Kurgeschichte von Silke Leisner. Typostudio, Ilmenau 1999, p. 222. ISBN 978-3-929730-25-8
- Stadt Ilmenau (eld.): In der Heimatgeschichte geblättert. Vor 170 Jahren begann die Hydrotherapie in Ilmenau. Amtsblatt der Stadt Ilmenau vom 30. Mai 2008. Nichtamtlicher Teil. (Nr. 05/08), p. 14–15. interrete
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Turnerschaft Borussia (eld.): Die Alten Herren der Turnerschaft Borussia, Berlin 1907, p. 43
- ↑ Hubertus Averbeck: Von der Kaltwasserkur zur physikalischen Therapie. Betrachtungen zu Personen und zur Zeit der wichtigsten Entwicklungen im 19. Jahrhundert, Europäischer Hochschulverlag GmbH & Co. KG, Bremen 2012, p. 387