Richard de Beauchamp (13-a grafo de Warwick)
Richard de BEAUCHAMP (13-a grafo de Warwick) (n. la 23-an de januaro 1382, m. la 30-an de aprilo 1439) estis angla nobelo kiu respondecis la edukadon de Henriko la 6-a (Anglio).
Naskiĝo kaj familio
[redakti | redakti fonton]Richard de Beauchamp naskiĝis en Worcestershire kaj estis filo de Thomas de Beauchamp (12-a grafo de Warwick) kaj Margaret, filino de la tria lordo Ferrers de Groby.
Kimra ribelo
[redakti | redakti fonton]En 1404 li estris armeon kiu kontraŭis ribelon de la kimra princo Owain Glyndŵr. Li venkis la kimrojn proksime al Crickhowell, Powys, sed post nelonge ili rekuniĝis kaj devigis lin retreti al Monmouth.
Pilgrimado
[redakti | redakti fonton]En 1408 li komencis pilgrimadon al la Sankta Lando. Li revenis tra Rusio kaj orienta Eŭropo, kaj reatingis Anglion en 1410. Survoje li partoprenis multajn turnirojn.
Kortegano kaj batalisto
[redakti | redakti fonton]Henriko la 4-a petis lin eniri la nobelan sekvantaron de sia filo la estonta Henriko la 5-a. Li parte respondecis la organizon de la 1413-a kronado de Henriko la 5-a.
En 1414 li helpis subpremi ribelon de kavaliro John Oldcastle. Poste li militis en Francio sub Henriko la 5-a, kiu donis al li la normandan titolon "grafo de Aumale".
Edukado de Henriko la 6-a
[redakti | redakti fonton]En sia testamento Henriko la 5-a ordonis ke Richard de Beauchamp respondecu la edukadon de lia filo Henriko la 6-a, kaj Richard ja faris tion ĝis 1437 kiam la reĝa konsilio deklaris ke Henriko la 6-a plenaĝis.
Lastaj jaroj
[redakti | redakti fonton]La reĝa konsilio tiam nomumiĝis lin leŭtenanto (guberniestro) en Normandio kaj aliaj anglaj posedaĵoj en Francio. Li restis en Francio ĝis sia morto ĉe Rueno, kie li entombiĝis en la katedralo.
Edziĝoj kaj idoj
[redakti | redakti fonton]Richard de Beauchamp edziĝis du fojojn:
- al Elizabeth de Berkeley. Ili havis tri filinojn:
- Margaret (m. 1468), kiu edziĝis al John Talbot (1-a grafo de Shrewsbury)
- Eleanor (1407-1467), kiu edziĝis unue al Thomas de Ros (9-a Barono de Ros), kaj due al Edmund Beaufort (2-a duko de Somerset)
- Elizabeth, kiu edziĝis al George Nevill (1-a barono Latymer)
- al Isabel Despenser, vidvino de kuzo de Richard, Richard de Beauchamp (1-a grafo de Worcester). Ili havis du idojn:
- Henry de Beauchamp (1-a grafo de Warwick, 1425-1446)
- Anne (1426-1492), kiu edziĝis al Rikardo Neville (16-a grafo de Warwick)