Riederalp
Riederalp | |
---|---|
Blazono de Riederalp | |
komunumo en Svislando • carfree city • senaŭta loko | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Orienta Rarono |
Koordinatoj | 46° 22′ 40″ N 8° 1′ 31″ O / 46.37778 °N, 8.02528 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 22′ 40″ N 8° 1′ 31″ O / 46.37778 °N, 8.02528 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 529 |
Areo | 21,04 km² |
Alteco | 1905 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3987 Riederalp 3983 Goppisberg, Greich 3986 Ried-Mörel |
Komunumkodo | 6181 |
Situa mapo de Riederalp | |
Riederalp estas komunumo en la distrikto Orienta Rarono en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 529 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Riederalp situas en la Supra Valezo sur la norda valflanko kaj etendiĝas en nordo ĝis al la Aleĉ-Glaĉero. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Riederalp, Golmü, Goppisberg, Greich, Greicheralp kaj Ried-Mörel.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 21,04 km², de kiuj 39,4% estas kovritaj de arbaro, 27,6% servas por agrikulturo kaj 3,9% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Riederalp limas en okcidento kaj nordo al Naters, en oriento al Betten en sudoriento al Mörel-Filet, en sudo al Termen, kaj en sudokcidento Bitsch.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La komunumo Riederalp situas komplete flanke de la trafikvojoj. Neniu veturebla vojo kondukas al la komunumo, kiu atingeblas nur piede aŭ per aertelfero de Mörel. la 14-an de decembro 1996 sur de la seĝtelferoj de Riederalp okazis akcidento. Pro rompiĝinta radtenilo pluraj kabinoj tuŝis la plankon, kio kaŭzis la morton de unu pasaĝero kaj vundis 18 personojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Ried-Mörel datiĝas el la jaro 1314 kiel de riede.[3] La hodiaŭa komunumo Riederalp kreiĝis la 1-an de novembro 2003 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Gemeinden Goppisberg, Greich kaj Ried-Mörel. En la 2-a duono de la 20-a jarcento la iamaj alpopaŝtejoj disvolviĝis al grava turisma feriloko kun pli ol 4500 hotellitoj, skiliftoj kaj aliaj tursismaj instalaĵoj.[4]
Monda naturheredaĵo
[redakti | redakti fonton]Granda parto de la komunuma teritorio apartenas al la regiono Jungfrau-Aleĉ-Bieĉhorno (germane: Jungrau-Aletsch-Bietschhorn), kiu estis la 13-a de decembro 2001 akceptita kiel unua alpa areo kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Anton Riva: Ried-Mörel en Historia Leksikono de Svislando (2012-01-04)
- ↑ Fonto: Anton Riva: Riederalp en Historia Leksikono de Svislando (2010-10-20)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Riederalp – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Aleĉ-regiono
-
Vilao Cassel, Riederalp
-
Aertelfero al Riederalp
|