Riedstadt estas germana komunumo en la sudo de la federacia lando Hesio, tuj okcidente de la urboj Darmstadt kaj Pfungstadt, kaj oriente de la rivero Rejno, kiu konsistigas la limon al la najbara federacia lando Rejnland-Palatinato. La komunumo konsistas el pluraj malgrandaj historiaj urbetoj, apartenas al la distrikto Groß-Gerau kaj al la administra distriktaro Darmstadt. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 24 209 loĝantojn.
La urbetoj, kiuj konsistigas la komunumon, nomiĝas Crumstadt, Erfelden, Goddelau, Leeheim kaj Wolfskehlen. En Goddelau naskiĝis la germana dram-verkisto kaj revoluciulo Georg Büchner. Sur la mapo ekzistas plia urbeto en la komunumo, kiu fakte estas granda psikiatria kaj psikoterapia kliniko sur vasta tereno, por plenkreskuloj kaj maljunuloj samkiel por infanoj kaj junuloj. En la kliniko, fondita jam en 1535, kiel kuracisto laboris la patro de Georg Büchner, kaj du jarcentojn poste dum pluraj jaroj ankaŭ la esperantista kuracisto Thomas Pusch.