El Vikipedio, la libera enciklopedio
Riethnordhausen [RI:Tnorthaŭz'n] estas eksa komunumo kaj ekde la 1-a de julio 2009 parto de la komunumo Wallhausen (Helme) en Germanio. Ĝi troviĝas en la nuna distrikto Mansfeld-Suda Harco de la federacia lando Saksio-Anhalto, en la sudorienta parto de la mezalta montaro Harco, kaj ĝis junio 2007 apartenis al la antaŭa, pli malgranda distrikto Sangerhausen. Fine de 2007 la tiam ankoraŭ memstara komunumo havis 562 loĝantojn.