Riga Kultur- kaj Sciencpalaco
Etoso
Riga Kultur- kaj Sciencpalaco | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
turdomo vidindaĵo ![]() | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | stalinisma arkitekturo vd | ||
Estiĝo | 1950 | ||
Lando | Latvio ![]() | ||
Situo | Latgale Suburb | ||
Adreso | Akadēmijas laukums 1 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 56° 56′ 36″ N, 24° 7′ 19″ O (mapo)56.9432777824.12180556Koordinatoj: 56° 56′ 36″ N, 24° 7′ 19″ O (mapo) [+] | ||
| |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7d/%C5%81otewska_Akademia_Nauk.jpg/220px-%C5%81otewska_Akademia_Nauk.jpg)
la turdomo de la Latva Akademio de Sciencoj (nacilingve Latvijas Zinātņu akadēmija)
La Riga Kultur- kaj Sciencpalaco estis diskutata donaco de la soveta ŝtatestro Stalino al la latva popolo kiu tiutempe vole-nevole grupiĝis en Latva SSR, satelita lando de Sovetunio. La palaco estas novgotika giganta konstruaĵo apud la centra stacidomo de la urbo Rigo, kiu havas apartan belecon, kaj ĝian ambivalencon spegulas la sinteno de la riganoj al la konstruaĵo, kiu estas miksaĵo de amo kaj malamego. Komence la konstruaĵo estis nomita "Stalin-Palaco" ĝis ĝi ricevis sian nunan nomon fine de la 1950-aj jaroj. Ĝi nun utilas kiel ekspoziciejo kaj oficejaro. La teraso de la 30-a etaĝo estas fama turisma allogaĵo donanta belan rigardon al la urbo.