Rilato kuracista-pacienta
Rilato kuracista-pacienta aŭ rilato pacienta-kuracista estas la rilato inter kuracisto kaj ties paciento.
Pro la kutimaj grandaj diferencoj pri informoj kaj kompetencoj inter la du, tia rilato estas ne-simetria. Ĉefaj lokoj, kie videblas rilato kuracista-pacienta estas terapeŭta diskuto kaj interagoj ĉe diagnozo aŭ kuracado. Al ne-kuracistaj terapeŭtoj, kiel psikologoj, flegistoj, ktp. ekzistas rilato simila al la kuracista-pacienta.
Ideala kuracista-pacienta rilato ekzistas, kiam ambaŭ fidas unu la alian, kiam la paciento ricevas kompetentan fakan konsilon, la plej bonan kuracadon kaj kontentas pri la traktado. Tio postulas de la kuracisto ne nur medicinan, sed ankaŭ psikosocian kompetencon. La angla kuracisto Michael Balint evoluigis metodon proksiman al psikanalizo, uzatan en Balint-grupoj por helpi kuracistojn pli bone kompreni la rilaton kuracistan-pacientan kaj ties efikon por la sukceso de la kuracado.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Arzt-Patient-Verhältnis en: Fina raporto de la enketa komisiono "Recht und Ethik der modernen Medizin" 14-an de majo 2002 p. 201-203 dip.bundestag.de
- Linus Geisler: Arzt-Patient-Beziehung im Wandel. Stärkung des dialogischen Prinzips. En: Fina raporto de la enketa komisiono "Recht und Ethik der modernen Medizin" 14-an de majo 2002 [1] Arkivigite je 2006-02-08 per la retarkivo Wayback Machine p. 216-220 www.linus-geisler.de
- J. Philip Zindel: Sexuelle Beziehungen zwischen Therapeuten und Patientinnen. Pozicio de la svisa unio de kuracistoj pri hipnozo SMSH [2] www.psychiatrie.ch