Riparista telefono
Aspekto
Riparista telefono estas tia portebla telefono, kion riparistoj de la telefonaj lineoj uzas. Foje tiuj telefonoj similas al la kampa telefono aŭ al la telefonista telefono, ofte havas specialajn akcesoraĵojn konvenajn trovi la lineajn erarojn. Se la reto estas CB sistema, ofte sufiĉas aŭdparolilo, sed sur la tenilon estas muntata disko aŭ butonaro. La LB sistema riparista telefono havas krankinduktilon.